Ĉu vi jam trovis la solvon de la 2a video? En la hodiaŭa video Pluveta kaj Sinjoro Zhou Tianhao, prezidanto de Ŝanhaja E-Asocio, gustumos lokajn pladojn de Ŝanhajo. Zhou ĵetis demandon en la video. Bonvole skribu la solvon sub la video, ni elektos kelkajn partoprenantojn por sendi la donacojn kun ŝanhaja trajto.