Tomato kun sezama pasto
MATERIALOJ:
Tomatoj 5
Sezama pasto 50g
Rafinita salo unu kulero
Blanka sukero iom
PREPARADO:
1. Lavu la tomatojn kaj trempu ilin en bolanta akvo. Senŝeligu kaj tranĉu ilin en maldikajn pecojn. Starigu la tomat-pecojn vertikale en planon.
2. Kirladu la sezaman paston, malrapide aldonante al ĝi akvon. Enmetu la salon kaj blankan sukeron.
3. Verŝu la preparitan sezaman paston sur la tomat-pecojn kaj samtempe delikate turnu la tomat-pecojn per manĝbustonetoj por ke ili bone miksiĝu kun la sezama pasto. |