Materialoj:
Celerioj 500g
Malseka meduzo 150g
Senkrustigitaj salikoketoj 30
Rafinita salo iomete
Bongustiga pulvoro iomete
Vinagro iomete
Preparado:
1. Senigu la foliojn kaj dikajn fibrojn de la celerioj. Tranĉu ilin en pecojn. Brogu la celeri-pecetojnkaj metu ilin en legom-kribrilon por ke la akvo eliĝu. Trempu la sekigitajn senkrustigitajn salikoketojn en akvo. Lavu la meduzon kaj tranĉu ĝin en maldikajn striojn.
2. Miksu la preparitajn celeri-pecetojn, meduz-triojn, salikoketojn kun la akvo, en kiu oni trempis la salikoketojn, kaj aldonu la vinagron, rafinitan salon kaj bongustigan pluvoron, tiam la plado estas preta. |