
Laŭ plej freŝa statistiko de Ĉina Ŝtata Turisma Buroo, en la unua duonjaro de 2007, la fremdvaluta enspezo de Ĉinio atingis 18 miliardojn da usonaj dolaroj.

Laŭ nombro de fremdlandaj turistoj, en la unua duonjaro, Ĉinio akceptis 63 milionojn da enlandiĝaj turistoj. Tio pliiĝis je 6% ol en la sama periodo de 2006. La statistiko montras, ke en la unua duonjaro, evidente kreskis la nombro de la enlandiĝaj turistoj venintaj de Korea Respubliko, Hindio kaj Rusio. |