
Materialoj:
Vivaj angiloj 500g
Vintra bambuido 100g
Orelfungoj iomete
Vegetala oleo duon-bovlo
Rizvino 1 kulero
Sojo 2 kuleroj
Blanka sukero 1 kulero
Rafinita salo 1 kulero
Ŝenoprazo amelo 2 kuleroj
Malseka amelo 2 kuleroj
Bongustiga pulvoro iomete
Pipro duon-kulero
Preparado:
1 Buĉu la vivajn angilojn. Purigu kaj tranĉu ilin en pecojn. Faru sur ilia dorso rombformajn tranĉetojn por ke ili estu facile spicitaj. Metu ilin en bovlon. Peklu ilin per sojo, rizvino, malseka amelo kaj pipro dek minutojn.
2 Lavu kaj pecigu la ŝenoprazon kaj zingibron. Tranĉu la vintran bambuidon en maldikajn pecojn. Lavu la orelfungojn.
3 Verŝu la vetetalan oleon en varmigitan paton kaj fritu la peklitajn angil-pecojn per arda fajro ĝis flaviĝo. Elpatigu ilin.
4 Aldonu blankan sukeron, rafinitan salon, ŝenoprazajn kaj zingibrajn pecojn, kaj bongustigan pulvoron al la spica likvaĵo, en kiu oni peklis la angil-pecojn.
5 elverŝu la superfluan oleon el la pato, restigante nur iomete el ĝi kaj varmigu la restigitan oleon. Verŝu en la paton la orelfungojn kaj kirle fritu ilin. Enpatigu la angil- kaj bambuid-pecojn, turnu ilin kelkfoje per truleto kaj enverŝu la spican miksaĵon. Elpatigu la kuiraĵon, kiam elĉerpiĝas la likvaĵo.

Frititaj salikokoj
Materialoj:
Freŝaj salikokoj 300g
Vegetala oleo 50g
Sojo 3 kuleroj
Blanka sukero 1,5 kuleroj
Rizvino, ŝenoprazo kaj zingibro, ĉiu en malgranda kvanto
Preparado:
1 Fortondu la antenojn kaj piedojn de la salikokoj. Lavu kaj iom sekigu ilin.
2 Varmigu la vegetalan oleon en pato, enverŝu la salikokojn kaj kirle fritu ilin. Aldonu la ŝenoprazajn kaj zingibrajn pecojn, rizvinon, sojon kaj blankan sukeron kaj kirle fritu kelkajn sekundojn per arda fajro. |