china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fritita hepataĵo
(GMT+08:00) 2007-11-16 14:07:30

Materialoj:

Porka hepato 200g

Malgrasa porkviando 100g

Malsekaj pecoj de delikata bambuido 50g

Malsakaj orelfungoj iomete

Rizvino 4 kuleroj

Sojo 4 kuleroj

Rafinita salo 2 kuleroj

Blanka sukero iomete

Malseka amelo 2 kuleroj

Bongustiga pulvoro, ŝenoprazo kaj zingibro, ĉiu en malgranda kvanto

Perparado:

1 Tranĉu la porkan hepaton en rombformajn pecojn kaj trempu ilin en akvo por forigi la sangon. Elakvigu kaj lavu ilin kaj metu ilin en la rizvinon. Post duonhoro elprenu ilin kaj refoje lavu ilin.

2 Tranĉu la viandon kaj ŝenoprazon en mallarĝajn striojn kaj la zingibron en maldikajn pecojn.

3 Metu iom da porka graso en varmigitan paton kaj fritu la tranĉitan ŝenoprazon. Kiam ĝi eligas bonodoron, enmetu la viand-striojn, rapide turnu ilin pertruleto kaj enbovligu ilin. Verŝu la restintan grason en la paton, kaj kiam la graso varmiĝas, enpatigu la hepatajn pecojn kaj fritu ilin per arda fajro, rapide turnante ilin per truleto.

Enmetu la preparitan zingibron, turnu ilin kelkfoje per truleto kaj enverŝu la sojn, salon, blankan sukeron, maldikajn pecojn de bambuido, trempitajn orelfungojn, grititajn viand-striojn kaj duonbovlon da akvo kaj turnu ilin per truleto. Verŝu en la paton la malsekan amelon kaj kuiru ĝin ĝis ekbolo. Tiam estingu la fajron kaj enmetu la bongustigan pulvoron.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040