En la jaro 2007 la turisma servo de la Akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de la rivero Yangzi akceptis milionon kaj 250 milojn da turistoj, interalie, 310 milojn da fremdlandanoj, plimulte je 35% ol en la jaro 2006. La nombro estas rekorda en la historio.
Laŭ antaŭkalkulo, en 2008 okazos en Ĉinio la Olimpikoj kaj la inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj fundamente finkonstruiĝos, tio ege multigos la nombron de turistoj en- kaj ekster-landaj.
La inĝenieriaĵo estas la monde plej grandskala akvoutiliga pivota inĝenieriaĵo. Post akvoakumulado de la inĝenieriaĵo, aperas tie bela pejzaĝo kaj la turisma afero tenas de la lastaj jaroj bonan tendencon. |