Jiao Bo estas ĉina fama fotisto. En la pasintaj 30 jaroj li faris por la gepartoj milojn da fotoj, kiuj registris tranvivaĵon de la du maljunuloj. Tiuj ĉi fotoj kaj dokumenta filmo kun la titolo "Miaj Gepatroj" vekis grandan skuon en la socio. Amaskomunikiloj laŭdis, ke la verkoj kortuŝis Pekinon kaj skuis Ĉinion.
En la kuranta jaro Jiao Bo eldonis la albumon "Miaj Gepatroj", en kiu kolektiĝis 120 fotoj kun klarigo en modesta lingvaĵo. La albumo registris travivajn fragmentojn de la kamparanaj geedzoj dum la pasintaj 30 jaroj: terkultura laboro, reciproka zorgado de la gepatroj, manĝigo al la nepo; 30 jaroj pasis, la geedzoj maljuniĝis, sur iliaj vizaĝoj dense rampis sulkoj, la hararoj tute griziĝis, la korpoj kurbiĝis, dum la nepo magistriĝis. La modesta kaj reciprokzorga fartado de la maljunaj geedzoj kaj sopirado inter la gefiloj kaj gepatroj kortuŝis ĉiujn spektantojn.
Tiu ĉi albumo estas daŭrigo de la fotografaĵa ekspozicio "Miaj Gepatroj" okazinta en la jaro 1998. La ekspozicio rondire okazis en pli ol 1 000 altlernejoj de pli ol 10 ĉinaj provincoj kaj municipoj, kun miliono da vizitantoj. Multaj el ili larmis pro profunda kortuŝeco, kaj iu skribis post la vizito: "Tiuj fotoj inspiris nin karesi la animon kaj retrorigardi niajn gepatrojn, kaj de ili ni refoje perceptis la varmecon kaj forton." Post la vizito al la ekspozicio, multaj homoj hastis al la hejmloko por viziti siajn gepatrojn, flankenmetinte sian laboron. Iuj junuloj elmetis la proponon "Zorgu pri la gepatroj". Tute ekster la supozo de Jiao Bo, la ekspozicio "Miaj Gepatroj" vekis tiel grandan atenton. Li diris: "La vivmaniero de miaj gepatroj probable reprezentas tiun de miloj da plej ordinaraj homoj, ĝuste tio kortuŝis la vizitantojn tiel, ke ili larmis spektinte la fotojn kaj rakonton pri miaj gepatroj. La vizitantoj diris, ke la ekspozicio tuŝis la plej malfortan kordon de ili, kaj mi faris tion, kion miloj da gefiloj ne faris, kvankam ili multe deziras. Tiujn ĉi komentojn mi ne antaŭvidis, kiam mi faris tiujn ĉi fotojn. Mia origina motivo estis tute modesta, mi neniam intencis veki grandan atenton por gajni sukceson kaj premion, sed simple faris ion por la gepatroj surbaze de la plej modesta kaj elkora sento al la gepatroj."
Jiao Bo estas ĉirkaŭ 50-jara. Li naskiĝis en montara vilaĝo de Zibo, la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Pro malriĉeco, post 4-jara elementa lernado la patro devigite foriris el la lernejo kaj ekprofesiis kiel lignaĵisto. Li esperis, ke iu el liaj idoj povu fariĝi kultura persono. Jiao Bo estas la plej juna filo de la familio, liaj pliaĝaj gefratoj ne povis realigi la revon de la patro, tial la parto metis la esperon sur lin. Kiam Jiao Bo estis 15-jara, li sukcesis en la ekzameno por la kvalifiko de instruisto. Pro tio la patro profunde emociiĝis tiel, ke li aĉetis biciklon, brakhorloĝon kaj surtuton por la filo per la ricevitaj 300 juanoj, forvendinte lignojn konservitajn en multaj jaroj. Tiam la patro ĉiumonate enspezis nur malpli ol 3 juanojn.
Jiao Bo profunde perceptis la amon de siaj gepatroj. En la jaro 1974 Jiao Bo revenis al la hejmloko kunportante malnovan fotilon de sia kolego, kaj faris la unuan foton por la gepatroj. Jiao Bo diris, ke en lia impreso la gepatroj neniam havis sian foton, pro tio, kiam li eklernis fotadon, li tuj havis la ideon foti la gepatrojn. Li klare memoras, ke antaŭ la fotiĝo, la gepatroj ekscitiĝis tiel, ke ili serĉis siajn preferatajn vestojn, kiujn ili surportis nur en festaj tagoj, kvazaŭ por la plej solena ceremonio. Pro la unua sperto en fotado ili sin montris singardemaj kaj nervozaj. |