Laŭ statistiko freŝe malkaŝita de oficisto de la Azi-Pacifika Turisma Asocio, antaŭkalkulate, post 2010, la jara kresko de turistoj al Ĉinio atingos 6, 8%.
La 10-an de aprilo, en la 2008` Urbestra Forumo de Mondaj Turismaj Urboj okazinta en Zhengzhou, Ĉinio, vicdirektoro de Azi-Pacifika Turisma Asocio Michae Yates konigis, ke inter la jaroj 2004 kaj 2008, jare kreskas je 8% turistoj al Ĉinio. Li diris, ke de nun, kalkulate, en la estontaj 3 jaroj, la nombro de turistoj al Azi-Pacifika Regiono je 7,5% pliiĝas, kaj en la jaro 2010, la totala nombro de turistoj al la regiono proksimiĝos al 500 milionoj da homfojoj. |