china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Muzeo de Antikvaj Konstruoj piede de Potala Palaco
(GMT+08:00) 2008-05-12 14:57:51
Nun ni konigu al vi pri muzeo de antikvaj konstruoj piede de la impona Potala Palaco de Tibeto. En la tibeta lingvo, la ensemblo de tiuj antikvaj konstruoj estas nomata Xuecheng, kiu estas konsistiga parto de la tuta ensemblo de la Potala Palaco, kaj havas same longan historion kiel la palaco.

La muzeo Xuecheng areas je 50 mil kvadrataj metroj, kaj konsistas ĉefe el oficejoj de loka registaro de malnova Tibeto, loĝejoj de monaĥoj kaj aristokratoj, loĝdomoj de malaltrangaj oficistoj, metiistoj kaj servistoj kaj ankaŭ servaj establaĵoj kaj apartenaj konstruoj. S-ro Danzeng Langjie, vicestro de Administracio de Kulturaj Relikvoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, konigis:

"Xuecheng estas konsistiga parto de la Potala Palaco, unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj. Ĝi tenas tre riĉajn arkitekturan kaj kulturan rezervojn, vivece enkorpigas la fakton, ke la laboranta popolo kreis la historion. Ĝi estas grava konkretaĵo por koni socion, ekonomion kaj kulturon de la malnova Tibeto, kaj ankaŭ miniaturo spegulanta feŭdan servutulan sistemon de la malnova Tibeto."

S-ro Danzeng Lanjie diris ankaŭ, ke en protektado de tiu antikva ensemblo, oni sekvas ĉinajn leĝojn kaj kodojn pri protektado de kulturaj relikvoj kaj ankaŭ la konvencion pri mondaj heredaĵoj. De la lastaj jaroj, koncernaj departementoj jam asignis proksimume 70 milionojn da juanoj kaj faris riparadon al 22 antikvaj konstruoj de Xuecheng, varbis kaj aĉetis pli ol mil relikvojn kaj kolektis 330 diversajn fotojn.

S-ino Yangjin Zhuoga, respondeculo de muzeo Xuecheng de la Potala Palaco, diris:

"Ni laŭpaŝe malfermos tri antikvajn konstruojn, kiaj trezorejo de Potala Palaco, okcidenta sutro-presejo kaj gren-teneja ruino, kaj samtempe perfektigos korelativan kompletigan laboron. La nova ekspoziciejo de la muzeo Xuecheng plene rezervas la originalan fizionomion, kaj ni ankaŭ malfermis novajn eksponajn halojn por manifesti ter-skuan ŝanĝiĝon en la nova Tibeto. Ĝis nun ni jam akceptis proksimume cent mil turistojn."

La antikvaj konstruoj de la muzeo Xuecheng altiras al si multajn turistojn en- kaj ekster-landajn. Ĉiutage videblas longa vico da vizitantoj, kiuj aĉetas biletojn ĉe la muzea pordo. Laboranto de la bileta giĉeto s-ro Ciren ĝoje diris:

"Ĉiutage estas centoj da vizitantoj, kaj multaj institucioj, universitatoj kaj lernejoj kontaktas nin pri la kolektiva vizitado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040