china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibeta opero Zhaxi Shoba
(GMT+08:00) 2009-04-09 16:57:08
La distrikto Shannan de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono estas konata kiel lulilo kaj originejo de la tibeta kulturo, kaj posedas imponajn naturajn pejzaĝojn kaj riĉan kulturan rezervon. Nun ni konigu al vi pri tradicia opero deveninta de tiu loko.

En la distrikto Shannan troviĝas la vilaĝo Tashi Chorten, kie popularas la tibeta opero nomata Zhaxi Shoba karakterizata je la flava masko. La opero, kun granda influo kaj perfekta arto, estis enlistigita en la katalogon de ĉinaj ne-materiaj kulturaj heredaĵoj.

Laŭ legendo, antaŭ longe, la fama monaĥo Tangdong Gyibo vagis al loko de la nuna vilaĝo Tashi Chorten, kaj opinis, ke ĝi estas beanita tero, sekve li nomumis la lokon vilaĝo Tashi, samtempe li konstruigis ponton kaj transponte faris la operan prezentadon en periferiaj regionoj. Poste la prezentita opero estas nomata opero Zhaxi Shoba, jen originalo de la tibeta opero.

La monaĥo Tangdong Gyibo estas rigardata kiel pioniro de la tibeta opero, ankaŭ la iniciatinto de ponto-konstruado en Tibeto. Por ke la tibetanoj loĝantaj en la vasta tereno de Tibeto povu facile kontakti reciproke, Tangdong Gyibo strebis al konstruado de pontoj kaj vojoj. Farante sintezan reguligon al ekzistantaj tradiciaj artoj, kiaj kant-danco, kanzono kaj akrobataĵo, li ankaŭ kreis operon, en kiu aktoroj prezentas kant-dancon portante la ŝaf-ledan maskon, kaj pere de la prezentado en diversaj lokoj, li akumulis monon por konstruado de pontoj kaj vojoj.

La loĝantoj de la vilaĝo Tashi sin rigardas heredantoj de tiu opero, kaj opinias ĝin fea muziko. 87-jara oldulo Pema Dondrup diris:

"Je la 9-jara aĝo, mi komencis lerni la tibetan operon Zhaxi Shoba, kaj mi memoras, ke tiam la ensemblo de Zhaxi Shoba ofte iris al diversaj temploj kaj hejmoj de tibetaj aristokratoj por fari prezentadon."

En la aĝo de 25 jaroj, s-ro Pema Dondrup sukcesis en rigora ekzameno de la tibeta opero Zhaxi Shoba, kaj eklaboris kiel la 7-ageneracia instruisto de la opero.

En la malnova Tibeto, la tibeta opero Zhaxi Shoba estis nemankigebla programero en diversaj religia aktivado, ceremonio kaj festa celebrado. Por tibetanoj, tiu opero estas ne nur muzika teatraĵo, sed ankaŭ simbolo de beateco. Ĝuste pro tio, ĝi posedas perfektan artan sistemon kaj rigoran ekzamenon por heredado. Rememorante ekzamenon por la opera instruisto, s-ro Pema Dondrup emocie diris:

"Tiam ni faris prezentadon en Potala Palaco, kaj trovis, ke ĉeestas preskaŭ ĉiuj altranguloj de Lasao. Oni faris al mi ekzamenon, kiu daŭris du tagojn kaj duonon, kaj mi sukcesis malgraŭ granda malfacileco."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040