china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina nova mekanismo pri reformado de kuracservo
(GMT+08:00) 2009-04-22 16:55:02

Karaj amikoj, la reformado de mekanismo pri kuracservo estas malfacila problemo por la mondo, kompreneble, Ĉinio ne estas escepto. Lastatempe, Ĉinio sinsekve publikigis du gravajn dokumentojn ĉirilatajn. Tio markas oficialan komencon de la ĉina nova reformado de kuracservo. La ĉina registaro celas, ke estu fondita la fundamenta kuracserva kaj prisana sistemo por la urboj kaj vilaĝoj, en la jaro 2020.

Sinjoro Xie Shiping, pli ol 70-jaraĝa, loĝas en malproksima antaŭurbo de Pekino kaj ofte venas al kvartalo konsulti kuraciston en granda hospitalo. Kvankam li aliĝis al la kampara koopera kuracserva asekuro, tamen li ankoraŭ devas pagi relative multe por kuracado. Li ja estas ĝenata de tio:

"Mi pagas por mia pagenda sumo. Laŭ la nuna sistemo de la kampara koopera kuracservo, oni povas pagi pli malmulte por kuracado en hospitalo; se ne en hospitalo, oni devas pagi la tutan sumon."

Multaj ĉinoj, kiel sinjoro Xie, estas ĝenataj de "malfacila kaj multekosta konsultado al kuracisto". En la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio elektis merkatecan kuracservon. Pro nesufiĉa investo de la registaro, la prezoj de medikamentoj altiĝis tro rapide, kuracservaj profitofontoj koncentriĝis al grandaj urboj kaj hospitaloj, dum la baznivelaj kuracejoj posedis malmulte da profitofontoj kaj teknikoj, la elspezo por kuracado leviĝis tre rapide.

Por ŝanĝi la situacion, la ĉina nova projekto pri reformado de kuracservo klare proponas provizi la popolanojn per la fundamenta kuracservo. Vicministro pri sano sinjoro Zhang Mao konigis, ke laŭ la nova projekto, la registaro grandmezure altigos investon al medicina afero, malaltigos la proporcion de elspezo de popolanoj por kuracservo por ke la ordinaraj popolanoj estu favorataj.

"Provizi la popolanojn per fundamenta kuracservo estas grava reformado de disvolvo de nia kuracserva kaj prisana afero de koncepto ĝis mekanismo. Profundigo de reformado pri kuracserva kaj prisana sistemo celas, ke ĝis 2011 efike reduktiĝu la elspezo de loĝantoj por kuracado, efektive mildiĝu la problemo pri 'malfacila kaj multekosta konsultado al kuracisto'; kaj en la jaro 2020 estu fondita la fundamenta kuracserva kaj prisana sistemo por la urboj kaj vilaĝoj."

Laŭ konigo, iuj lernantoj, senlaboruloj en urboj, kamparanoj laborantaj en urboj kaj iuj aliaj ankoraŭ ne estas inkluzivitaj en la fundamenta kuracserva asekuro. Vicministro pri homforta profitofonto kaj socia garantio sinjoro Hu Xiaoyi diris, ke en la estontaj tri jaroj pli kaj pli vastiĝos la fundamenta kuracserva asekuro kaj realiĝos la kuracserva asekuro por la popolanoj.

"Antaŭ ĉio oni devas vastigi la skalon de la asekuro. Ankoraŭ 200 milionoj da ĉinoj ne estas kovrataj de la fundamenta kuracserva asekuro. Ĉiuj ĉinoj havu fundamentan kuracservan garantion, tio estas nia ĉefa tasko por la estontaj 3 jaroj. Due, pliigi provizadon per la kapitalo de kuracserva garantio."

Laŭ konigo, la nova kuracserva reformado pli favoros la ekonomie neevoluintajn centran kaj okcidentan partojn de Ĉinio, por akceli pli kaj pli ekvilibran publikan kuracservon. Sinjorino Hu Linlin, estro de Esplorcentro pri Sano kaj Disvolvo de la Instituto pri Publika Administrado sub la Universitato Qinghua, opinias, ke la nova projekto pri kuracserva reformado kun kuracserva egaleco kiel kerna koncepto pleje favoros la kamparanojn kaj la popolanojn kun malalta enspezo.

"La projekto enkorpigas akcenton de egaleco, tio signifas preni la fundamentan prisanan rajton de la plej multaj popolanoj kiel celon de la reformado. La ordinaraj popolanoj, precipe tiuj kun malalta enspezo kaj la malfortaj popolamasoj, estos la plej multe favorataj en praktikado de la projekto."

Laŭ unuapaŝa antaŭkalkulo, Ĉinio investos 850 miliardojn da juanoj en la estontaj tri jaroj, por glate praktiki la projekton.

La nova projekto pri kuracserva reformado rilatas al la propraj interesoj de la miliardo kaj 300 milionoj da ĉinoj.

La nova kuracserva reformado de Ĉinio ankaŭ estas alte atentata de la internacia socio. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano sinjorino Margaret Chan esprimis lastatempe, ke estas laŭdinda la klopodado fare de la ĉina registaro por la nova projekto de kuracserva reformado.

"Kuracserva reformado estas malfacila tasko por diversaj landoj de la mondo; la ĉina registaro multege laboris antaŭ ol publikigi la projekton pri kuracserva reformado, tio ja estas laŭdinda."

Ŝi diris, ke la ĉina nova projekto pri kuracserva reformado akcentas justecon kaj prezentas ĉefe subteni kuracservan garantion de popolanoj kun malfaciloj en la vivo, tio koincidas al la propono de la Monda Organizo pri Sano.

Kompreneble, la tasko ankoraŭ estas multe malfacila por Ĉinio, evolulando kun 1,3 miliardoj da loĝantoj. Fakuloj opinias, ke la kuracserva reformado devas esti iom-post-ioma procezo, kredeble, kun profundiĝado de la reformado, ordinaraj ĉinoj estos ankoraŭ pli multe favorataj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040