Qin Heng diris, ke Zhuang-oj havas longtempan tradicion pri antifonado, diversformaj montkantoj varie distingiĝas.
"La montkanto de Zhuang-nacieco havas distingan trajton, pri la vivo, pri la historio, pri la amo, pri la produktado, pri la ritoj, kaj ankaŭ estas infanaj kantoj kaj epopeoj. Ĉie oni renkontas "kantofeojn" kaj "kantofeinojn" sur kampaj vojoj kaj en farmistaj kortoj. Plej ofte la antifonado sur montdeklivo estas granda kaj spektakla. Ni starigas laǔbon el bambuo kaj tolo por akcepti kantistojn alvenintajn el aliaj vilaĝoj. Al malgrandaj kantaj foiroj kolektiĝas ĉirkaǔ 2 mil personoj, kaj al la grandaj amasiĝas preskaǔ dek mil homoj." 1 2 3 4 5 6 |