china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ruĝroka valo en Yuntai-monto
(GMT+08:00) 2009-06-05 13:26:01

En la vidindejo turistoj antaŭ ĉio suriras ŝtonponton kun figura nomo "fadenlarĝa ĉielponto". Tie oni povas panorame spekti la mirindan pejzaĝon de la ruĝroka valo. Malsupre rigardata, la valo kvazaŭas kaj pligrandigita vazpejzaĝo kaj miniatura mont-akva spaco, kun rokoj sieĝantaj kaj akvoj fluantaj ĉirkaŭe.

Zorgemaj turistoj eltrovos, ke la rokoj ne estas tiom plataj kaj delikataj sed verdikale aŭ horizontale vejnaj kaŭze de erozio kaj la lanteleviĝanta terkrusto el la subtero ekde antaŭ 100—140 milionoj da jaroj. Promenante en la valo, oni persone spertos la signifon de la proverbo: "senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras." Oni nepre suspiros pri la natura mirindeco. Sinjorino Lai, veninta el Hongkong, okupiĝas pri turismo kaj multe vojaĝis en la sudo de Ĉinio. Ŝi spertis multajn delikatajn pejzaĝojn, sed la distinga ruĝroka valo interesas ŝin pri la pejzaĝoj en la Centraj Ebenaĵoj de Ĉinio.

1 2 3 4 5
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040