china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Ŝanĝu la mondon per nia modelo"
(GMT+08:00) 2009-06-16 16:48:12

Karaj amikoj, pro la financa krizo multaj ĉinaj studentoj suferas en serĉado de laboro, kaj nemalmultaj el ili sin turnas al mementreprenado. Tri studentoj el la Pekina Universitato fondis elektronikan komercan retejon. Hodiaŭ ni konigu al vi pri ilia mementreprenado.

Nun "Akimimi" jam estas bone konata en pekinaj universitatoj. Ĝi estas elektronika komerca retejo por sportaj ekipaĵoj, diĝitaj produktaĵoj kaj kosmetikaĵoj. Pro la malalta prezo kaj fidinda kvalito ĝi tre rapide okupis merkaton en universitatoj. La mastroj estas tri studentoj de la Pekina Universitato – esplor-studentoj de Guanghua-a Instituto Xing Nan kaj Zhu Minghu kaj studento por doktoreco de la Komputila Fakultato Wang Rui.

En la simple dekoraciita oficejo je pli ol 10 kvadrataj metroj ok junaj laborantoj estas multe okupitaj manipuli komputilojn. Kiam nia raportisto iris en la oficejon de la kompanio Akimimi, la stato estis ekster lia atendo. Li legis laciĝon sur la vizaĝoj de la tri junaj "mastroj", tamen ili ankoraŭ brile ridetis. La paroltemo do nature turniĝis al ilia elekto de la profesio.

Interreto estas sufiĉe riska profesio. La tri junuloj kuraĝas fari sian karieron dank' al la nova pensfadeno "prezkonkura provizado", kreita de Xing Nan, gvidanto de la teamo:

"Ni ĉiutage renovigas la stapladon de varoj kaj prezon. Ekzemple, antaŭ ni estas eble 10 provizantoj de poŝtelefono, de ni ekzamenitaj, ili ĉiutage raportas plej novan prezon. Ni elektas tiun kun plej malalta prezo por ke li fariĝu nia provizanto, kaj li rekte sendu la varon al aboninto."

Sinjoro Xing Nan ja estas sperta en tiu ĉi profesio, ĉar li iam servis kiel prezidanto de Elektrokomerca Asocio de la Pekina Universitato. Li opinias, ke la kvalito kaj servado de la reta magazeno Amazonio estas garantiataj, tamen pro ĝia plimulta staplado la prezoj ĝenerale estas altaj; iuj aliaj enlandaj komercaj retejoj praktikas vendadon individuo-al-individuan, la kvalito de varoj ne estas garantiata. Sed lia modelo ĝuste konkeras iliajn mankojn kaj pro tio li povas krei propran ekzistan spacon.

Fakte, ne estas hazarda ilia kreemo. Ekvizitinte la universitaton, ili estis edifataj de la milda atmosfero de la Pekina Universitato kaj iam provis kreadon kaj atingis sufiĉe bonan atingon:

"En la unua jaro de nia vizito al la universitato mi kaj Zhu Minghu partoprenis en konkurso pri kreado kaj akiris apartan premion de Pekino kaj kupran premion de la lando. Ni estis la plej juna teamo akirinta la landan kupran premion."

Antaŭ ol diplomitiĝi en 2006 Xing Nan, Zhu Minghu kaj kelkaj aliaj kunlernantoj kune funkciigis en loĝkvartalo grupon por sendi manĝaĵojn kaj alianciĝis kun proksimaj 30 restoracioj. En tio ili spertis malfacilon en kreado kaj akumulis valorajn spertojn:

"Bona ideo, facila; praktikado, malfacilega, ĉar vi ne povas trovi pertneron por la afero. Sekvas malfacilo pri mono kaj manko de spertoj al la teamo. Aperas versenca konkurado. Kiam la teamo kreskas en certa periodo, eble estas venkita de rivaloj aŭ de si mem."

Poste, Xing kaj Zhu konatiĝis kun plenkonkorda Wang Rui. En la lasta julio ili komencis sian duan entreprenadon per la modelo "prezkonkura provizado". La kapitalo estis kune dediĉita, la oficejo tre malvasta. Zhu Minghu diris al raportisto, ke pro klara kono de la pozicio, disvolvo de avantaĝo, la retejo solide stariĝas en intensa merkata konkurado kaj plie rapide disvolviĝas:

"Al ni pleje mankas profesiaj spertoj, tamen ni konas la universitatan merkaton pli bone ol aliaj elektronikaj komercaj kompanioj. Ni elektis 10 produktaĵojn; ni kredas, ke niaj varoj pli interesas studentojn ol tiuj el aliaj retejoj. Bona funkciigado de merkato venas el bona kono al ĝi."

Post duonjaro da strebado nia retejo Akimimi provizas retanojn per pli ol 30 000 specoj de varoj kaj la monata vendsumo superis 300 000 juanojn de renminbi, la varoj plimultiĝas ĉiutage je centoj da specoj.

Multaj ne komprenas ilin. Ili ja estas studentoj de la plej pinta universitato, ĉiuj estas alttalentaj kaj povos facile akiri laborpostenon kun alta salajro. Pro kio ili tiel obstine iras la vojon kun necerta perspektivo? Pri tio Xing Nan verŝis siajn elkorajn vortojn:

"Ni ne estas tro obeemaj kaj ne volas esti katenitaj. Ni pensas, ke sur la postenoj de ŝtata oficisto aŭ en entreprenoj ni ne povas realigi nian ideon. Iuj riproĉas, ke studentoj ne estas spertaj en entreprenado kaj ankoraŭ ne akumulas certan socian profitofonton. Tamen nia entreprenado estas malmultekosta, tial, eĉ se ni malsukcesus, ni ankoraŭ povus akumuli spertojn, tio estas des pli bona por nia entreprenado."

La procezo realigi idealon destinite estas peniga. Sinjoro Zhu Minghu diris senkaŝe, ke ili, kun pli peza premo, ofte laboras ĝis profunda nokto; tamen la serena kaj pozitiva atmosfero de la teamo konsekvence donas al ili movforton. La atingoj montriĝas iom post iom kaj la gepatroj, kiuj komence firme oponis kontraŭ ilia entreprenado, donas komprenon al ili.

Kial ili povas persisti en sia afero? La tri junuloj menciis la gravecon de teameco. Laŭ Wang Rui, sen partneroj plenkonkordaj en entreprenado, ili ne certe sukcesus eĉ kun sufiĉa kapitalo kaj kreema ideo:

"En la nuna cirkonstanco, al unuopulo, eĉ kun pli bona ideo, malfacilas sukcesi. Oni devas lerni kunaranĝon de ĉiuj apudaj profitofontoj kaj sukcesos nur kun antaŭenmarŝo de la teamo al la celo."

Ilia teamo ja estas perfekta. Xing Nan, direktilisto de la teamo, kun zorgema pripensado kaj forta koncepto pri ĝenerala situacio, respondecas pri strategio en funkciigo kaj pri interna administrado; Zhu Minghu, serena kaj lerta en ekstera kontaktado, respondecas pri eksteraj rilatoj kaj merkato; dum Wang Rui, per sia teknika avantaĝo, rolas kiel ĝenerala inĝeniero de la retejo. La triopuloj, reciproke kompletigante, sukcese konkeris malfacilojn unu post alia en la komenca periodo.

Finfine dirite, la afero de interreto ja estas hermetika. Tro da mitoj ĉirilataj aperas kaj pereas. Xing Nan diris, ke ili ankoraŭ ne kuraĝas titoli sian aferon per sukceso, tamen grandioza celo jam klariĝas:

"Nia vendsumo jare estas 3-4 milionoj da juanoj de renminbi, la sumo ankoraŭ estas malgranda por vendentrepreno. Se la sumo dekobliĝos, ni do povos serĉi riskan investon por gajni pli da kapitalo. Nia malproksima celo: plibonigi per nia propra modelo la vendsistemon en Ĉinio kaj en la mondo; la plej ideala situacio: fabrikoj rekte venu al nia platformo sen peranto kaj ŝparu monon de konsumantoj."

Nia raportisto informiĝis, ke Akimimi ne nur bone funkcias en pekinaj universitataj ĝardenoj, sed ankaŭ fondis filiojn en pli ol 200 universitatoj en diversaj lokoj de nia lando, pli da junuloj aliĝas al la teamo.

La triopuloj tre admiras la maksimon de Arkimedo "Donu al mi apogpunkton, mi do povas handspeki la terglobon", kaj pro tio titolis sian retejon Akimimi. Eble en la estonteco ili, per siaj memfido kaj braveco, realigus sian sonĝon ŝanĝi la mondon?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040