china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La "vjetnama impreso" akirita en Guangxi
(GMT+08:00) 2009-08-06 15:09:40
Mi laboras en Pekino preskaŭ 4 jarojn, kaj estas ne fremda al Guangxi pro tio, ke mia patrolando Vjetnamio limkuŝiĝas kun Guangxi. Antaŭ ol veni al Pekino, mi jam iomete konis Guangxi. En mia studenteco, mi sciis, ke dum la kontraŭfranca kaj la kontraŭusona militoj de Vjetnamio, Ĉinio senĉese transportis materialojn el Guangxi por Vjetnamio, kaj helpis nin gajni la militojn. Post kiam mi eklaboris, mi kelkfoje vizitis Guangxi ĉe la landlima loko. Tamen, ĉifoje okaze de la aktivado "Rigardo al Ĉinio—Landlima Vojaĝo de Ĉinaj kaj Femdlandaj Raportistoj de ĈRI", mi faras plej intiman kontaktiĝon kun ĉina Guangxi ĉe la limlinio tuj ĉe Vjetnamio.
Unue, mi perceptas la amikecon de la Guangxi-a popolo al Vjetnamio. La geografia pozicio faras ambaŭ lokojn sennombraj ligiloj. Estas surprize, ke en la unua tago kiam ni atingis Nanning, ĉefurbon de la aŭtonoma regiono, mi jam tuŝis la amikecon de ties popolanoj. Estis sinjorino, kiu, informiĝinte, ke mi venis el Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio, afable tenis min preme je la manoj kaj varme diris, ke ŝi tre ŝatas Vjetnamion, ĉiufoje invitite por kunveno en Vjetnamio, ŝi nepre estas ĉe la kunveno malgraŭ la okupiteco. Ŝiasente, ĉinoj kaj vjetnamoj kvazaŭ estus en la sama familio. Ŝi diris ankaŭ, ke mi aspektas simile al ŝia fratino. Aŭskultinte ŝian elokventon pri la impreso al Vjetnamio, mi sentis, ke ŝi ja estas unu el miaj familimembroj, tre afablaj.
Vespermanĝante tiutage kelkaj fraŭlinoj naciecaj de Guangxi prezentis kantojn de nia Jing-nacieco. Aprecante la kantojn, mi kvazaŭ revenus mian Vjetnamion. Mi kantis kaj dancis kune kun ili, ĉie regis la amikeca etoso.
Cetere, en Guangxi, mi sentas, ke mi trovas min tiom proksima al mia hejmloko. Forlasinte Nanning, ni veturis al Pingxiang. Mi aŭdis, ke en 2005 jam funkciiĝis la Naning-Pingxiang-strado. Nun mi unuafoje spertas la vojon, kiu proksimigas la ĉinan kaj vjetnaman popolojn. La vojo estas larĝa, kaj verda ĉe ambaŭ flankoj. Mi admiras, ke ĉinoj pene laboris super la konstruo de la vojo. Helpe de la vojoinstrukcio, ni pli kaj pli proksimiĝas al Pingxiang. Baldaŭ mi vidos mian hejmolokon. Mi estas iomete ekscitita. En Pingxiang, kvankam sur ĉiu domtegmento pendas la ĉina nacia flago, tamen la butikoj ĉe ambaŭ flankoj de la stratoj estas titolitaj en la lingvoj ĉina kaj vjetnama. Tio faras min en intimeco. Ĉie videblas butikoj por vjetnamaj varoj kaj restoracioj vjetnamstiloj. Kvazaŭ mi revenus en Vjetnamion. Tamen tiuj estas nur "kvazaŭoj", la grandaj ideogramoj "la Ĉina Popola Respubliko" sur la Amikeca Dogano atentigas min, ke ĉi tie mi ja estas en Ĉinio. Mia hejmloko troviĝas en la kontraŭa flanko. Antaŭe, mi faris rigardon al Ĉinio nur en la flanko kontraŭ la Amikeca Dogano; ĉimomente, mi rigardas la hejmolokon en la ĉina tero.
Mi renkontis multajn hejmlokanojn, kiuj eniris en Ĉinion tra la Amikeca Dogano. Ili diris al mi, ke estas tre facile fari tradoganan proceduron. Nun pro la strado de Nanning al la Amikeca Dogano, la veturado estas facila. Pli kaj pli multiĝas vojaĝantoj al Guangxi el mia hejmoloko. Semajnfine ili faras turismadon en Guangxi, la vojaĝo neniel ĝenas la lundan eklaboron. Vidante ilian rideton kaj aŭskultante ilian akĉenton mi meditis, ke kiom mirinda estas la interfluoj inter la limloĝantoj, kiuj gemute kontaktiĝas kvankam apartenaj al malsamaj landoj. Mi deziras, ke iutage, mi trairu la Amikecan Doganon el vjetnama flanko, kaj spertu la "eksterlandan vojaĝon" per la tera trafiko.
Vjetnamio kaj Ĉinio troviĝas sur la bordo tuj de la sama rivero. Laŭ la vojaĝa itinero, ni vizitis akvofalegon—Detian-akvofalon, kiu transpasas la limlinion. La akvofalo en Vjetnama-fazo nomiĝas Banyue-akvofalo. Sub la akvofalo fluas Guichun-rivero, la limrivero inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Mi renkontis kelkajn hejmlokanojn, kiuj remas la bambuan pramon sur la rivero por vendi vjetnamaĵojn. Ili diris al mi, ke ili jam faras negocadon tie multjarojn, kaj multe kontaktiĝas kun ĉinaj limloĝantoj. La dulandaj limloĝantoj vivantaj ĉe la bordo de Guichun-rivero diferencas ne de ŝtatanecoj sed nur de vilaĝoj. Jes, vidante la fluge fluantan akvofalob kaj ambaŭflanke starantan montpinton, mi elkore admiras, kiel mirinda estas la libera kontaktiĝo de ambaŭlandaj popolanoj!
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040