china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kioto
(GMT+08:00) 2007-07-18 16:08:23

Kioto estas fama antikva urbo en Japanio. Ĝi sidas en baseno kun la areo de preskaŭ 610 kvadrataj kilometroj kaj kun lonĝantaro je 1, 5 milionoj. En la jaro 794, Kioto fariĝis ĉefurbo de Japanio. De tiam ĝis la jaro 1868, kiam oni prenis Tokion kiel la ĉefurbon, Kioto ĉiam estis la ĉefurbo de Japanio. Depost la establiĝo de la urbo, Kioto konstante estis ekonomia kaj kultura centro de Japanio. Tieaj urbanoj heredis elegantajn tradiciojn. En Kioto troviĝas centoj da famaj temploj kaj pli ol 20% de ŝtataj trezoroj de Japanio. Kun la historio de 1 200 jaroj, Kioto posedas senfinan ĉarmon. Cetere, ĝi samtempe estas urbo profunde ĉinecigita, tiel ke nomoj de multaj butikoj ankoraŭ havas postsignon de ĉinaj ideogramoj.

Kioto estas hejmloko de la animo de japanoj. Ĝi estas produktejo de teksaĵoj, porcelanoj, lakaĵoj, tinkturaĵoj kaj aliaj tradiciaj artaĵoj de Japanio. Krome, ĝi estas prosperejo de flora ceremonio kaj tea ceremonio. Tial, ĝi estis nomata kiel "vera Japanio". Kioto ankaŭ estas bona loko por ke oni akceptu kulturon, ĉu arton ĉu budhismon ĉu metion. Vojaĝantoj povas lerni japanan kuiran teknikon, tradiciajn metiojn, dramojn, tean ceremonion kaj floran ceremonion per TIC. Preskaŭ ĉiutage en Kioto troviĝas celebraj aktivadoj kaj regulaj festoj. La plej vivoplenaj estas Gionmatsuri (de la 1-a ĝis la 29-a de julio) kaj Jidaimatsuri (en la 22-a de oktobro). Jidaimatsuri estas kulta ceremonio kaj laŭepoke eksponas modojn kaj kutimojn de la lastaj 1 000 jaroj post kiam Kioto fariĝis la ĉefurbo.

Ĉiu-sezone en la tuta jaro en Kioto troviĝas aprecindaj vizitindejoj. La plej bonaj tempoj por vojaĝi al Kioto estas printempo kaj aŭtuno. Sakura festo ofte okazas en aprilo kun daŭro de unu semajno. Sakuro-aprecado por japanoj signifas apreci sakurojn per la animo kaj laŭdi la printempon. Fakte sakuro-aprecado havas longan historion. Komence ĝi estis nur en palaco, tamen nuntempe ĝi estas populara aktivado. Ĉiujare okaze de sakura festo, civiluloj kunportas vinon kaj manĝaĵojn, metas maton sub sakur-arbon kaj ĝoje pasigas tempon, drinkante, kantante kaj dancante.

Kioto estas eksterordinare vivoplena ĝuste pro amasiĝo de sakuro-aprecantoj. Aŭtuno en Japnio estas longa kaj plena de ruĝaj folioj de aceroj. Japanio estas rigardata kiel unu el landoj kun la plej belaj ruĝaj folioj. Samkiel apreci sakurojn kaj laŭdi la printempon, japanoj aprecas belajn pejzaĝojn kaj sentas la aŭtunon en ruĝfoliaj pitoreskejoj. Kioto estas bone konata loko por apreci ruĝajn foliojn kaj allogas sennombrajn vojaĝantojn. Kioto ankaŭ posedas amason da universitatoj kaj modernaj edukaj institutoj kaj estas monde fama kiel akademia metropolo. Belaj naturaj pejzaĝoj harmonias kun antikvaj historiaj konstruaĵoj. Tio certe alportos al ĉiu vizitanto surprizon, ĝojon kaj kortuŝon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040