La urbo Kuraŝiki estas fama pro la blanka muro.
Ĉe la du bordoj de Kuraŝiki-rivero, troviĝas stratoj kun salikoj, vendejoj malfermitaj en Edo-periodo kaj konservejoj kun blanka muro. Piedirante sur la strato vi povas ricevi la impreson de tiama historio. Post riparo la antikvaj konstruaĵoj estas malfermitaj al la publiko kiel pentrejoj kaj diversaj vendejoj. En la urbo vi povas viziti multe da galerioj kaj materialaj muzeoj, ekzemple Kuraŝikan Popolaartan Muzeon.
|