china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hirosima
(GMT+08:00) 2007-07-13 19:14:30

mapo de Hirosima

En la urbo Hirosima troviĝas ĉirkaŭ 200 monumentoj por atombombitoj. Multespecaj cenotafoj kiel ŝtonaj monumentoj, statuoj, turoj donas aspekton de urbo de cenotafoj al Hirosima.

Tiuj ĉi monumentoj estas konstruitaj de diversaj organizoj kaj personoj memore al iliaj intimaj atombombotoj post la milito. Ni ofte aŭdas la vortojn "origino de atombombiteco". Ĝi enkorpiĝis en la formoj de Monumentoj por Atombombitoj.

La Papo, Johano Paŭlo la Dua, kiu vizitis la urbon Hirosima en la jaro 1981, alvokis poe paco jene: "Rememori pasintecon estas ligi sin respondece al la estonteco. Pensi pri Hirosima estas rifuzi nuklean militon, Pensi pri Hirosima estas ligi sin respondece al paco. Rememori pri la suferoj de la popolo de tiu ĉi urbo estas renovigi nian kredon je la homoj, je la ebleco fari tion, kio estas bona, je la libro elekti tion, kio estas justa, je la decido ŝanĝi katastrofon en novan komencon."

Al vi, aŭskultinta la voĉo de Hiroŝima antaŭ la Monumento por la Atombombitoj, al vi komeisiita estas la estonteco de la homaro. "Vivu aŭ morto", la plej grava elekto en la homara historio, dependas de tio, kion vi faras.

Hirosima estas nomata la urbo de paco aŭ la urbo de akvo. Ĝi troviĝas sur la delto de la rivero Oota-gawa, kies ses riverbranĉoj fluas tra la urbo.

Antaŭ ĉirkaŭ 600 jaroj ĉi tie troviĝas dise kvin vilaĝetoj. En la jaro 1589, antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, la feŭdestro Moori Terumoto ordonis konstrui kastelon sur la delto, kaj ĝi finkonstuiĝis en la jaro 1599.

De tiam Hirosima disvolviĝis kiel apudkastela urbo.

En la jaro 1894, kiam la milito inter Japanio kaj Ĉinio komenciĝis, ĉar Fervojo San'yô estis jam uzebla ĝis Hirosima (de Kôbe), la imperiestra dummilita ĉefstabejo estis lokita en la kastelo. De tiam multaj soldattransportaj ŝipoj sinsekve en- kaj el-iris la havenon Uzina de Hirosima. Tiam alilandanoj ricevis la impreson, ke Hirosima estas la urbo por milito. Oni diras, ke

tio estas unu el pretekstoj fari la urbon celo de la atombombo.

15 minutojn post la 8-a horo antaŭtagmeze en la 6-a tago de aŭgusto, 1945! En tiu momento, la atombombo unua en la historio de la homaro eksplodis super Hirosima. Kaj tiam detruiĝis la urbego kun 400,000 loĝantoj, inkl de 20 kelkmil koreoj, el kiuj 350, 000 estis rekte bombitaj, kaj 140, 000 mortis ĝis jarfino.

Oni diris, ke dum 70 jaroj neniu arbo, nek herbo kreskos nur la tero ruinigita de la atombombo. Sed Hirosima reviviĝis en urbegon kun 1,160,000 da loĝantoj kiel vi vidas nun.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040