Mi loĝas kune kun la familio de s-ro Hideki Harada |
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00) 2007-08-03 11:19:16 |
![]( /mmsource/images/2007/08/03/doudou07080307.jpg) Finfine mi atingas Okayama, tre kvietan urbon, mezokcidenta parto de Japanio. Mi loĝas kune kun la familio de s-ro Hideki Harada, nia fidela malnova aŭskultanto, tre gastema kaj ĝentila familio. Ilia domo estas tradicia japanastila kun du etaĝoj.
![]( /mmsource/images/2007/08/03/doudou0708030302.jpg) Geedzoj Harada havas 4 filinojn, du loĝas kune kun ili.
![]( /mmsource/images/2007/08/03/doudou07080308.jpg) Kune vivantaj membroj ankaŭ estas unu hundo, nomata "ging", en la japana lingvo ĝi signifas arĝenton, kaj "momo-ĝang", iu ĉarma kuniklo.
![]( /mmsource/images/2007/08/03/doudou07080314.jpg) En la japana lingvo "momo" signifas persikon, "ĝang" ludas la rolon –nj- kaj –ĉj-, kiel en la vortoj pa-njo kaj pa-ĉjo. Kiam "momo-ĝang" venis al la familio, floro de persiko bele floris. Do, la familio donis al ĝi la amindan nomon.
Mi havas solan ĉambron kun tatamo. Jen ĝi estas!
![]( /mmsource/images/2007/08/03/doudou07080311.jpg)
Tio estas tre speciala sperto por mi.
![]( /mmsource/images/2007/08/03/doudou07080313.jpg)
Jen tiu estas mia lito kaj mi kredas, ke mi dolĉe sonĝos. Bonan nokton |