Niaj raportistoj en 92-a UK
Je la 10-a horo de la 5-a de aŭgusto, 2007 laŭ la loka tempo en la Salono Zamenhof de la Konferenca Centro de Jokohamo, inaŭguriĝis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prezidis la inaŭguon, al kiu ĉeestis ankaŭ Kaneda Takayuki, vicurbestro de Jokohamo. Li laŭtlegis salutmesaĝon de s-ro Nakada Hiroshi, la Alta Protektanto kaj urbestro de Jokohamo. Al la inaŭguro sendis salutmesaĝon ankaŭ d-ro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof.
La kongresa temo de ĉi-foja Universala Kongreso estas "Okcidento en la Oriento: Akcepto kaj Rezisto". Preskaŭ 2 000 personoj el 57 landoj kaj regionoj aliĝis al la Kongreso. |