china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al Esperanto-klubo de Sanyo-a Knabina Mezlernejo (31-a de julio)
(GMT+08:00) 2007-08-06 14:41:00

La 31-an de julio mi vizitis Esperanto-klubon de la Sanyo-a Knabina Mezlernejo en Okayama, Japanio. La lernejo estas malgranda, tamen ties Esperanto-klubo havas historion de pli ol 20 jaroj. En la lernejo oni ekspozicias Esperanto-librojn, eldonitajn antaŭ pli ol 100 jaroj, el ili estas libro por vizitantoj, sur kiu restas aŭtografo de sinjorino Klaro Zamenhofo, la edzino de Lazaro Ludoviko Zamenhofo.

Tiutage multaj esperantistoj, ĉeestontaj al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, vojaĝis al Okayama. La kongreso, al kiu ĉeestas miloj da esperantistoj el pli ol 60 landoj, kaj en kiu oni interkomunikas per la internacia lingvo Esperanto, vekis atenton de la televida stacio de NHK (Japana Brodkasta Korporacio) en Okayama. Estas feliĉe, ke mi trafis la televidan intervjuon.

Fusako estas instruistino de la Knabina Mezlernejo. Antaŭ mia vojaĝo al Japanio, ŝi aranĝis por mi la viziton. Knabinoj de la Esperanto-klubo, kiuj venis de malsamaj studfakoj de la mezlernejo, estas tre aktivemaj kaj amindaj. Ili estas komencantoj de Esperanto, tamen ili kuraĝe babilis kun mi per Esperanto. Laŭ la peto de Fusako, mi gvidis la knabinojn fari voĉlegon kaj dialogon. Raportisto de televida stacio registris la lecionon, kaj intervjuis la knabinojn rilate al ilia lernado de Esperanto. Poste mi intervjuis per la angla la raportiston. Li nomiĝas Ryuichi Yoshikawa. Li diris, ke antaŭe li ne sciis kio estas Esperanto ĝis li informiĝis pri la 92-a UK kun la ĉeesto de miloj da esperantistoj el pli ol 60 landoj. Li montris grandan intereson pri Esperanto kaj esprimis deziron por plua atento. Esperanto vere estas mirinda lingvo, per kiu mi konatiĝis kun amikoj el dekoj da landoj. Mi kredas, ke ĉiuj esperantistoj havas neforgeseblajn spertojn en Esperantujo. Mi atendas miraklon dum mia vojaĝo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040