Moderna Historio de Orienta Azio pridiskutata en 92-a UK
(GMT+08:00) 2007-08-06 16:29:16
Hodiaŭ estas la 2-a tago de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Programeroj abundis, kaj kongresanoj el diversaj landoj povis elekti ŝatatajn erojn, kiaj prelegoj de Internacia Kongresa Universitato, Japana Eksprese kaj Cseh-metoda Kurso, el kiuj la plej atentinda certe estis la Kleriga Lundo. Hodiaŭ antaŭtagmeze okazis serio da malgrandaj seminarioj pri plej diversaj temoj kultura, literatura, organizada, ekonomia kaj tiel plu. Unu el la seminarioj temis pri la libro Historio por Malfermi Estontecon – Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. La seminarion prezidis Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de Universala Kongreso de Esperanto. En la seminario partoprenis ĉirkaŭ 80 personoj ĉefe el Azio kaj ankaŭ iuj el aliaj kontinentoj.