china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝis 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo
(GMT+08:00) 2007-08-06 18:30:37

La 5-an de aŭgusto en Jokohamo de Japanio, inaŭguriĝis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Nia raportisto s-ro Zhao Jianping, kune kun du aliaj raportistinoj Zhang Ping kaj Wang Shanshan de nia Esperanto-redakcio, ĉeestis al la inaŭguro kaj sendis al ni raporton.

"Je la 10-a horo de la 5-a de aŭgusto, 2007 laŭ la loka tempo en la Salono Zamenhof de la Konferenca Centro de Jokohamo, inaŭguriĝis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prezidis la inaŭguon, al kiu ĉeestis ankaŭ Kaneda Takayuki, vicurbestro de Jokohamo. Li laŭtlegis salutmesaĝon de s-ro Nakada Hiroshi, la Alta Protektanto kaj urbestro de Jokohamo. Al la inaŭguro sendis salutmesaĝon ankaŭ d-ro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof.

"La kongresa temo de ĉi-foja Universala Kongreso estas "Okcidento en la Oriento: Akcepto kaj Rezisto". Preskaŭ 2 000 personoj el 57 landoj kaj regionoj aliĝis al la Kongreso."

Ĉeestis al la inaŭguro Kaneda Takayuki, vicurbestro de Jokohamo. Li laŭtlegis salutmesaĝon de la Alta Protektanto de la Kongreso kaj urbestro de Jokohamo s-ro Nakada Hiroshi kaj surprizis la ĉeestantojn per elparolo de kelkaj esperantaj frazoj.

D-ro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, kvankam ne persone ĉeestas al ĉi-foja Kongreso, sendis salutmesaĝon, kiun laŭtlegis Ulla Luin, ĝenerala sekretario de UEA.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA, faris festparolon por la inaŭguro. Li diris:

"Esrimataj reprezentantoj de japanaj kaj eksterlandaj ŝtatoj kaj instancoj, estimataj reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, karaj esperantistoj,

"La malfermaj kongresaj paroladoj de L. L. Zamenhof havis neimiteblan stilon. Tra la tuta jarcento pluraj provis imiti lin, sed, laŭ mia opinion, sensukcese. La problem pri tiuj imitoj estas, ke ili kaptas nur la eksteran aspekton de la paroladoj de Zamenhof, ili kaptas la retorikan ŝelon sed al ili mankas la kerno. La kerno estis la fakto, ke Zamenhof vere kredis tion, kion lid iris, kaj la koro, mi dirus "la koreco", la pasio, kiun li enmetis en siajn paroladojn.

"En la unua kongreso en Bulunjo-sur-Maro, lid iris: 'Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!'

"Fakte grandaj kaj gloraj estis ĝiaj sekvoj, tiom grandaj kaj tiom gloraj, ke hodiaŭ ni povas diri, ke inter la modernaj kaj gastamaj muroj de Jokohamo kunvenis ne japanoj kun ĉinoj, ne usonanoj kun kun irananoj, ne rusoj kun brazilanoj, ne taĝikoj kun koreoj, sed homoj el ĉiuj mondpartoj."

Post salutado de landaj asocioj kaj individuoj al la kongreso, Renato Corsetti proklamis la malfermon de la kongreso.

Ĵus ni raportis pri la inaŭguro de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Koran dankon pro via aŭskulto!

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040