Kongresatemo: La akcepto, la rezisto kaj la diglosio: la kazo de la angla en Barato
"La akcepto de la angla lingvo en Barato estas unu el la ofte menciataj ikonaj ekzemploj de la pozitiva efiko sur la orienton de la kontakto kun okcidentanoj. Se ni metas tiun ekzemplon en analizan kadron, kiu uzas la nocion de diglosio, tiam ni komencas vidi la malsimplecon de la etikedoj Akcepto kaj Rezisto rilate al tiaj fenomenoj de kultura kontakto. Kio do estas tiu diglosio? " |