Estas la 9-a de aŭgusto. Hodiaŭ matene okazis la programero Nova Estraro Sin Prezentas, kiun Probal Dasgupta, la nova prezidanto de UEA, nomis interkona mateno de la nova estraro. Ĉeestis vicprezidantoj Ranieri Clerici kaj Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, kaj aliaj estraranoj Jose Antonio Vergara kaj Hori Jasuo. Ili faris sinprezentadon kaj respondis demandojn de diverslandaj esperantistoj.
Posttagmeze okazis kunsido de radio-aŭskultantoj, kiun prezidis Barbara Pietrzak. Niaj 3 raportistoj de la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia, nome Zhao Jianping, Zhang Ping kaj Wang Shanshan, ĉeestis al la kunsido, faris konigadon pri nia redakcio kaj respondis demandojn de niaj aŭskultantoj. |