Roterdamo bonvenigas vin al venontjara Universala Kongreso
(GMT+08:00) 2007-08-10 16:54:00
La 10-a de aŭgusto estas la lasta tago antaŭ la solena fermo de ĉi-foja Universala Kongreso en Jokohamo. Hodiaŭ estis riĉaj programeroj, kiaj publika kunsido de la Akademio de Esperanto, kunsidoj pri belartaj konkursoj, indiĝenaj popoloj, patronoj de TEJO kaj aŭkcio. Krome okazis ankaŭ la programero Venontaj UK-oj, en kiu nederlandaj samideanoj varme bonvenigis la ĉeestantojn al la venontjara UK en Roterdamo.
Morgaŭ la 92-a Universala Kongreso de Esperanto fermiĝos.