china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

92-a Universala Kongreso solene fermiĝis en Jokohamo
(GMT+08:00) 2007-08-11 16:26:13

Antaŭtagmeze de la 11-a de aŭgusto en Jokohamo fermiĝis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Unue Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, prezentis la podianojn konsistantajn el la nova estraro de UEA, 3 eksaj prezidantoj de UEA Humphrey Tonkin, Lee Chong-Yeong kaj Renato Corsetti, kaj aliaj. Nova ĝenerala sekretario de UEA s-ino Barbara Pietrzak faris raporton pri la kongresaj laboroj. Post la ferma parolado de la nova prezidanto Probal Dasgupta, Sibayama Zyun'iti, prezidanto de ĉi-foja LKK, transdonis la kongresan flagon al Ans Bakker, reprezentanto de LKK de la venontjara UK en Roterdamo. Post la prezentado de la Himno fare de la Internacia Koruso kune kun ĉiuj ĉeestantoj, Probal Dasgupta fermis la 92-an Universalan Kongreson per martelbato.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040