china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Solene fermiĝis 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo
(GMT+08:00) 2007-08-11 19:35:22

Je la 10-a horo de la 11-a de aŭgusto laŭ la loka tempo, la 92-a Universala Kongreso de Esperanto solene fermiĝis en Jokohamo. En la kongreso partoprenis 1 900 esperantistoj el 57 landoj. Dum unusemajna kongresado oni faris plenan diskutadon pri la kongresa temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". Nia raportisto s-ro Zhao Jianping sendis al ni raporton.

En la komenco de la solena fermo, s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, prezentis la podianojn. Sur la podio sidis la nova estraro kaj 3 eksaj prezidantoj de UEA, reprezentantoj de la Landa Kongresa Komitato kaj reĝisoro de ĉi-jara kongresa temo.

S-ino Barbara Pietrzak, nova sekretario de UEA, faris raporton pri la kongresaj laboroj.

( Barbara raportis.)

Usui Hiroyuki, la reĝisoro de ĉi-jara UK en Jokohamo, laŭtlegis la Kongresan Rezolucion.

(Kongresa Rezolucio de Usui Hiroyuki)

Poste, la nova prezidanto de UEA s-ro Probal Dasgupta faris ferman paroladon. Li diris:

(Ferma parolo de Probal)

Urbestro de Bjalistoko s-ro Tadeusz Truskolaski faris inviton al la 2009a-jara UK en Bjalistoko.

(parolo de Tadeusz)

Post tio, s-ro Sibayama Zyun'iti, prezidanto de LKK Jokohamo, transdonis la kongresan flagon al Ans Bakker, reprezentanto de LKK de la venontjara UK en Roterdamo.

Fine, prezidanto de UEA Probal Dasgupta proklamis la fermiĝon de la jokohama UK per martelbato.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040