Ekde la praktikado de la strategio de ekspluatado de la okcidenta landparto, Ĉinio asignis sume pli ol mil miliardojn da juanoj por la konstruado de bazaj instalaĵoj en la okcidenta landparto.
Malfortaj bazaj instalaĵoj estas unu el la ĉefaj faktoroj kiuj katenas la disvolvadon de la ĉina okcidenta landparto. De la jaro 2000, kiam Ĉinio ekpraktikis la strategion de ekspluatado de la okcidenta landparto, pli ol 90 gravaj programoj de la konstruado de bazaj instalaĵoj, kiaj trafikado, akvoutiligo, energio kaj telekomunikado, estas plenumitaj. |