Lastatempe, organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj difinis dividan rezulton de unuaperioda enteritoria publika vendo de biletoj de la Olimpikoj. Pli ol 300 mil personoj el la ĉina teritorio sukcese mendis biletojn de Pekinaj Olimpikoj.
La nombro de vendeblaj biletoj estas 7 milionoj. La 15-an de aprilo de 2007 la organiza komitato de Pekinaj Olimpikoj oficiale funkciigis unuaperiodan vendon de biletoj al la enteritoria publiko, la nombro de biletoj estas preskaŭ 2,2 milionoj. |