Postatagmeze de la 20-a de aŭgusto ekfunkciis la 21-a generatoraro de la dekstraborda elektrostacio de la Projekto de Tri Gorĝoj ĉe Jangzio.
La 21-a generatoraro ekfunkciis kiel la tria el 12 generatoraroj de la dekstraborda elektrostacio. Ĝis nun 17 hidro-generatoraroj de 700 mil kilovattoj ekfunkciis en la Centralo de Tri Gorĝoj.
Laŭ plano oni instalos sume 32 hidro-generatorarojn de 700 mil kilovattoj, ĉiu el 14 generatoraroj en la maldekstraborda elektrostacio kaj 3 el 12 generatoraroj en la dekstraborda elektrostacio ekfunkciis, kaj la ceteraj 6 estos instalataj en la subtera stacio. |