La 8-an de aŭgusto diversaj rondoj de Hongkong kaj Aomen okazigis aktivaĵojn por renkonti la venontajn Pekinajn Olimpikojn.
Vespere de la 8-a en Hongkong okazis solena ceremonio. Zeng Yinquan, ĉefo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Gao Siren, estro de la oficejo de la centra registaro en Hongkong, Huo Zhenting, prezidanto de la ĉina Hongkong-a Olimpika Komitato, eminentuloj el diversaj rondoj, sportistaj reprezentantoj, junularaj ligoj, kaj prezentadaj trupoj kune celebris 1-jaron retrokalkule de la Pekinaj Olimpikoj.
Ankaŭ en Aomen okazis simila ceremonio. Sportistoj el la ĉina landinterno kaj Aomen kaj prezentadaj steloj partoprenis prezentadon. |