La 8-an de aŭgusto en Pekino, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke Ĉinio plenumos sian promeson laŭ internacia kutimo liveri bonkvalitan servon al la olimpika familio kaj spektantoj de la olimpikoj.
Wu Bangguo faris la menciitan esprimon kiam li intervidiĝis kun Jacque Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato. Li diris, ke per sukcesa okazigo de la olimpikoj Ĉinio ne nur montros sin pli malferma kaj harmonia, sed ankaŭ diskonigos la olimpikan spiriton en si, la orienta civilizacia lando. |