La 10-an de oktobro, ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis raporton dirante, ke de 2002 rapide pliiĝas enspezo de ĉinaj loĝantoj en urboj kaj kamparo, senĉese altiĝas konsuma nivelo kaj pluapaŝe pliboniĝas vivkvalito.
La raporto diras, ke en 2006 pokapa disponebla enspezo de ĉinaj loĝantoj en urboj superis 11,7 mil juanojn, pli multe je pli ol 50% ol tiu en 2002. Pokapa neta enspezo de kamparaj loĝantoj superis 3,5 mil juanojn, pli multe je pli ol 40% ol tiu en 2002.
La raporto diras, ke de 2002, sekve de prosperiĝo de konsumaĵa merkato tago post tago kaj senĉesa pliboniĝo de konsuma medio, konsuma elekto de ĉinaj loĝantoj pliiĝas kaj vivkvalito evidente altiĝas. |