Teorio de tri reprezentoj, elmetita de la Komunista Partio de Ĉinio, estas tio, ke la Komunista Partio de Ĉinio devas ĉiam reprezenti la disvolvan tendencon de la ĉina avangarda produktivo, la orientiĝon de la ĉina avangarda kulturo kaj fundamentajn interesojn de la ĉina popolo. Nuntempe Ĉinio amplekse konstruas la bonhavan socion, tial necesas disvolvi la socialisman kulturon kaj konstrui la socialisman spiritan civilizacion.
En la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la Centra Komitato rimarkigis en sia raporto, ke en la nuna Ĉinio disvolvi avangardan kulturon estas fakte disvolvi nacian, sciencan kaj popolan socialisman kulturon fronte al la modernigo, la mondo kaj la estonteco; disvolvante la avangardan kulturon, oni devas persisti en la orientilo servi al la popolo kaj la socialismo kaj en la principo florigi cent florojn kaj vigligi cent skolojn, disvolvi la ĉeftemon kaj stimuli la kulturan diversecon. |