
Wu Bangguo, viro, han-nacieca Li naskiĝis en julio, 1941, en Feidong de la provinco Anhui. En aprilo de 1964 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio kaj eklaboris en septembro, 1966, diplomiĝinte el la radia elektronika fakultato de Qinghua Universitato kaj poste fariĝis inĝeniero.
Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio , prezidanto de la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongerso
Jen lia konciza kariero:
Wu Bangguo estis alterna membro de la 12-a kaj 13-a Centraj Komitatoj de la Komunista Partio, membro de la 14-a, 15-a, 16-a kaj la 17-a Centraj Komitatoj. En la 4-a plena sesio de la 14-a Centra Komitato li fariĝis sekretario de la sekretariejo de la Centra Komitato, kaj estis membro de la Politika Buroo de la 15-a Centra Komitato, membro de la Politika Buroo kaj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 16-a kaj 17-a Centraj Komitatoj. Nun li laboras kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso. |