china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kiel membroj de Tutlanda Komitato de ĈPPIK partoprenas kaj diskutas pri politikaj aferoj
(GMT+08:00) 2008-03-05 16:20:31
En 15 jaroj, aĝanta pli ol 70 jarojn sinjoro Ren Yuling servis kiel membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li jam elmetis multajn proponojn rilatajn al la vivo de popolanoj kaj la proponoj estis akceptataj de la registaro. En la kuranta jaro, li forlasis la postenon de membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Xu Xiaolan, aĝanta pli ol 40 jarojn, ĵus estis elektita kiel membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En la estontaj 5 jaroj ŝi ludos funkcion de partopreno kaj diskuto pri politikaj aferoj. Hodiaŭ per rakonto pri Ren Yuling kaj Xu Xiaolan, ni konigos al vi kiel membroj de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ludas respondecon kaj elmetas proponojn.

"De 1993 mi servis kiel membro, ĝis nun 15 jaroj pasis, por mi tio estas lerna procezo."

Resumante siajn spertojn pri partopreno kaj diskuto pri politikaj aferoj, Ren Yuling diris, ke kompreno de ŝtata stato kaj postulo de popolanoj estas la premiso, profunda eniro en efektivan vivon kaj vasta kolekto de materialoj estas la bazo, kaj necesas senĉesa lernado por elmeti vere uzeblajn proponojn. En multaj jaroj, la nombro de proponoj, elmetitaj de Ren Yuling, estas granda, ankaŭ la kvalito estas alta. Li la unua elmetis proponojn pri ordigo de eduka administra sistemo, plibonigo de kampara deviga eduko kaj redukto kaj senigo de kampara imposto, ĉi tiuj proponoj laŭgrade estis realigataj sekve de la nacia disvolvo.

"En la 9-a Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, mi faris parolon pri tio, ke la ŝtata financo devas kliniĝi al eduko, ni devas lerni de pli ol cent landoj de la mondo kaj fiske disvolvi la devigan edukon. Nun tio jam baze realiĝis. Mi opiniis, ke nia centra registaro esploras kaj komprenas staton de popolanoj, ankaŭ proponoj de membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas alte atentataj."

De 2006, la ĉina registaro realigas ĉiuflankan senigon de lernopago en la deviga eduka periodo en la kamparo en du jaroj. En 2008, ĉi tiu politiko favoras urbojn, de la printempa semestro, lernopago por deviga eduko en urboj estas senigata.

Politika interkonsiliĝa sistemo estas la grava parto de politika sistemo kun ĉina trajto, la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas la plej alta interkonsiliĝa kaj konsulta establaĵo, en kiu ĉinaj diversaj partioj, grupoj, diversnaciecaj kaj diversrondaj personoj kune partoprenas kaj diskutas pri politikaj aferoj.

"Mi estas nova membro el informadika industrio, ĉifoje mi havas 7 specialajn proponojn. Mi esperas sufiĉe utiligi riĉfontan akumulon por helpi disvolvon de la informadika industrio. Aliflanke, nun mi laboras multe pri kampara informadiko, mi esperas per mia laboro helpi riĉiĝon de kamparanoj kaj pli bonan disvolvon de la kamparo. En la estontaj 5 jaroj, mi klopodos por tio."

Nun en Pekino, okazas la unua sesio de la nova Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En pli ol 2 mil membroj, la nombro de nove elektitaj membroj superas duonon, kiel Xu Xiaolan, ili ludas gravan rolon en la ĉina pli kaj pli demokratia, malferma kaj enhava scenejo de partopreno kaj diskuto pri politikaj aferoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040