china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unu tago de Fan Bingbing, komitatano de Tutlanda Komitato de ĉina PPIK
(GMT+08:00) 2008-03-06 16:26:09

Ŝi estas unu el la 2 237 komitatanoj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ŝi estas fama parolistino de redakcio de la rusa lingvo de Ĉina Radio Internacia. Ŝi nomiĝas Fan Bingbing, nove elektita komitatano de PPIK.

N bonvole sekvu min intervjui novan komitatanon Fan Bingbing, unuafoje ĉeestantan al PPIK, kaj legu ŝian unu tagon.

La 3-an de marto, 2008, inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Por Fan Bingbing tio estas ne ordinara tago. Kvankam la konferenco okazos posttagmeze, tamen ŝi ankoraŭ tre frue ellitiĝis.

"Mi estas tre ekscitita. Matene mi ne povis endormiĝi, do mi ellitiĝis kaj ordigis mian penson."

Fan Bingbing estas tre fama por rusaj aŭskultantoj de ĈRI. Kvankam ŝi aĝas preskaŭ je 60, tamen ŝi estas tre emociplena. Antaŭ unu monato, pro la elstara konstribuo al ekstera elsendo Fan Bingbing estis nove elektita kiel komitatano de Tutlanda Komitato de ĉina PPIK.

Multe de la 2 237 komitatanoj partoprenantaj en la sesio preparis proponojn rilatantajn al politiko, ekonomio, socio, kulturo, sporto kaj tiel plu. Ĉiuj proponoj devas esti serioze studitaj kaj havas ampleksan reprezentecon. Pri tio Fan Bingbing havas sian opinion. Ŝi diris,

"Estas forta la volo de alilandaj popoloj por scii disvolviĝantan Ĉinion. Tamen estas limigita la maniero, ke ni prezentu informojn al ili. Tio ne utilas al tio, ke fremdlandaj amikoj konu la historion, kulturon kaj aktualan staton de Ĉinio, nek utilas al la interkompreno inter ni."

Tial Fan Bingbing proponis, ke la registaro pluapaŝe fortigu konstruadon de softforton de ĉina kulturo kaj per diversaj rimedoj kontentigu informan postulon de la popolanoj en la mondo por koni Ĉinion. Pri tio Fan Bingbing prezentis kelkajn konkretajn proponojn.

La proponoj prezentataj de la komitatanoj estos diskutataj en la kunveno. Fan Bingbing havas nemalgrandan premon pri tio. Por bone prepari sin, simple tagmanĝinte ŝi modeste interfluis kun malnovaj komitatanoj.

"Ĉar mi estas nova komitatano, mi devas multe lerni de tiuj malnovaj komitatanoj. Estas bone babili kun ili."

Je la 3-a horo posttagmeze inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsilia Kongreso. Antaŭ la inaŭguro, Fan Bingbing ŝerce diris, ke antaŭe kiel raportisto ŝi ĉiam sidis en la 2-a etaĝo por fari intervjuon, hodiaŭ ŝi povas sidi en la 1-a etaĝo por partopreni en la kunveno.

La kunveno daŭris de la 15-a ĝis la 17-a horo. Oni resumis la laboron kaj la praktikadon pri la proponoj de la lasta sesio kaj faris klaran orientilon pri la laboro en 2008. Post la kunveno, Fan Bingbing ekscitite diris al raportisto,

"Komence mi maltrankvilis, ĉu estas taŭga mia propono. Aŭdinte la raporton de prezidanto de la Tutlanda Kongreso de la Ĉina PPIK mi havas konfidon. Multe da raciaj proponoj de la komitatanoj estis atentitaj, subtenitaj kaj solvitaj."

La raportisto frue finis la intervjuon por ke Fan Bingbing serioze studu la raporton de Ĉina PPIK. Fine Fan Bingbing multesignife diris, ke kvankam finiĝis la tago, tamen peziĝis ŝia ŝarĝo, ĉar la ŝarĝo jam ne apartenas al ŝi aŭ iu grupo, sed al la tuta lando kaj la tuta socio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040