china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La registara laboro garantias popolan komunan ĝuon de fruktoj de evoluado
(GMT+08:00) 2008-03-06 19:14:41
La 5-an de marto, en la nomo de la kuranta centra registaro baldaŭ finonta la serv-periodon, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara laboro al la 1-a regula jarkunveno de la nov-sesia Tutlanda Popola Kongreso. En la raporto kun pli ol 20 mil ideogramoj, li faris resumadon pri la kvinjara laboro per faktoj kaj ciferoj kaj ankaŭ elmetis konkretajn proponojn pri la ĉijara laboro per detalaj rimedoj kaj postuloj; en la raporto ekzistas ne nur dispozicio kaj ekspliko pri la grava ŝtata administrado, sed ankaŭ zorgema atento al bazaj interesoj de popolanoj. kvankam proksimume 3 mil reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso, kiuj estas ekzamenantoj de la registara raporto, tenas ne tute samajn vidpunktojn, tamen ili komune konstatis la du trajtojn de la raporto, nome la akurata traktado de novaj problemoj kaj malfaciloj, daŭre alta atento pri gravaj interesoj de la popolo.

En sia raporto, Wen Jiabao ne staris de ekonomiaj atingoj, sed de la venko super la abrupta sarso kaj senprecedenca natura katastrofo el pluvneĝo kaj frostego. Oni opinias, ke tiu detalo montris apartan atenton de la registaro pri la popolaj intersoj.

Poste Wen Jiabao resumis atingojn de la ekonomia kaj socia evoluado de Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj: la jara averaĝa kresko de la totala enlanda produktovaloro atingis 10,6%; la nombro de malriĉaj loĝantoj reduktiĝas jaro post jaro; kamparanoj ne plu bezonas kontribui la ter-kultivan imposton; la totala importa kaj eksporta sumo en 2007 leviĝis ĝis la 3-a loko en la mondo; Ĉinio akiris sukceson de homporta spaciala flugo kaj unuafoja lun-sonda programo, ĉuflanke realigis senpagan devigan edukadon en la kamparo, pliigis novajn urbajn enokupiĝintojn je 51 milionoj da homoj ktp.

Wen Jiabao resumis 6 valorajn spertojn el la supremenciitaj monde atentataj atingoj. Li diris:

"Ni persistas en liberigo de la penso, en praktikado de la scienca koncepto pri evoluigo, en la reformado kaj malfermo, en sukcesa makroskopa reguligado, en administrado por la popolo kaj en laŭleĝa administrado."

Krome, la du anticipaj celoj proponitaj en la raporto estas aparte rimarkigaj: Unue, kun daŭra optimumigo de strukturo, redukto de konsumado kaj protekto de la medio kiel la premiso, Ĉinio difinis la kreskan celon de la totala enlanda produktvaloro je ĉirkaŭ 8%, kaj tiu celo estas malpli alta ol tiu prognozita de Monda Banko kaj Internacia Mona Fonduso: due, la totala kreska mezuro de la konsumaj prezoj de la loĝantaro estos regata en ĉirkaŭ 4,8%.

Laŭ gravitaj laboroj por la nova jaro proponitaj de Wen Jiabao, la novaj konkretaj rimedoj kaj fidintaj novaj ciferoj ĝenerale aperis en la enhavo rilate al la popola vivo, kaj eduko, enokupigo, ricevo de kuracado, loĝdomo, socia garantio, pliigo de enspezo… Evidente, la daministra trajto de la nuna registaro por la socia justeco kaj harmonia disvolvo estos daŭrigata. Kaj en tiu sesio da rimedoj koviĝas la bela deziro de la registaro. Wen Jiabao diris:

"Nur se ni racie distribuos fruktojn de la ekonomia evoluado al la popolamasoj, ni povos akceli harmonion kaj stabilecon de la socio."

Rilate al raporto de la registara laboro, ĉefministro Wen Jiabao havas propran komprenon. Por ĉifoja raporto, li kvinfoje faris diskuton kaj interŝanĝon kun diversrondaj personoj. Pro tio tiu ĉi registara raporto saturiĝas de la elkora zorgo al la popolo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040