En la 5-a de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en registara labor-raporto, ke ĉi-jare la ĉina ekonomio tenos kreskan rapidecon je 8%. La cifero estas iomete malalta ol 10% prognozita de iuj ekonomikistoj kaj internaciaj organizoj. La raporto montras, ke Ĉinio havas fidon teni rapidan disvolvon de la ekonomio.
En la jaro 2007, Ĉinio prognozis kreskan rapidecon de ekonomio je 8% kaj la reala estas je 11,4%. Do kial Ĉinio havas fidon teni daŭran kaj rapidan disvolvon de la ekonomio?
Unue, daŭra kaj rapida ekonomia kresko de la lastaj 30 jaroj depost reformado kaj malfermo liveras gravajn bazon kaj garantion por plua disvolvo de la ĉina ekonomio. Depost la jaro 1978, la ĉina ekonomio kreskas je pli ol 9% averaĝe en ĉiu jaro.
De la lastaj jaroj, senĉese perfektiĝas trafiko, telekomuniko, akvo-utiligo kaj aliaj bazaj instalaĵoj, pli kaj pli malstreĉiĝas politika medio de la ekonomia disvolvo kaj senĉese profundiĝas internaciaj ekonomiaj kaj teknikaj interfluo kaj kunlaboro. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis en la raporto, ke Ĉinio plue akcelos reformadon kaj malfermon, plue solvos problemojn sisteman kaj strukturan en la ekonomia disvolvo kaj klopodos por liveri bonan medion por plua disvolvo de la ekonomio.
Due, kresko de la ĉina ekonomio havas grandajn potencialajn fortojn. Nuntempe Ĉinio aktive akcelas industriigon, urbigon kaj informigon. Tio pluapaŝe stimulos investan kaj konsuman bezonojn. Cetere, sekve de kapablo-fortiĝo de Ĉinio en memdecida renovigado, senĉese fortiĝos internaciaj konkurenc-fortoj de ĉinaj produktaĵoj. La menciitaj liveros vastan spacon por daŭra kresko de la ĉina ekonomio.
S-ro Li Yining, konstanta membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, esprimis, ke eĉ post la pekinaj olimpikoj, ankoraŭ ne ŝanĝiĝos iuj fundamentaj faktoroj, kiuj decidas kreskon de la ĉina ekonomio, tial la ĉina ekonomio ankoraŭ tenos rapidan kreskon.
Fine, Ĉinio estas sur la vojo de scienca disvolvo. Scienca disvolvo estas neevitebla postulo post iagrada disvolvo de la ĉinaj ekonomio kaj socio. Scienca disvolvo estas ankaŭ grava ŝanĝiĝo de disvolva koncepto de Ĉinio.
Estas ne neigeble, ke ankoraŭ troviĝas nemalmulte da problemoj en la ekonomia disvolvo de Ĉinio. Tiuj problemoj inkludas mankon de riĉfontoj, seriozan median polucion, neekvilibron inter homoj kaj la naturo, inter la ekonomio kaj la socio, inter urboj kaj vilaĝoj kaj inter diversaj regionoj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao menciis tiujn problemojn en la raporto kaj faris detalan analizon kaj klaran prijuĝon. Tio montras, ke la ĉina registaro havas klarajn konojn pri tiuj problemoj en la ekonomia disvolvo. Tio montras ankaŭ decidemon kaj fidon de la ĉina registaro solvi tiujn problemojn.
Scienca disvolvo estas grava strategio de Ĉinio por akceli kompletan kaj daŭrigeblan disvolvon de la ekonomio kaj la socio. Nuntempe koncepto pri scienca disvolvo estas orientada penso por ĉinaj diversaj lokoj ellabori planon pri ekonomia disvolvo.
Ni kredas, ke sekve de profunda plenumo de scienc-disvolva koncepto en konstruado de la ĉina ekonomio, multaj problemoj estos laŭpaŝe solvitaj kaj la ĉina popolo pli sufiĉe ĝuos fruktojn alportotajn pro rapida kaj sana disvolvo de la ekonomio. |