En sia raporto pri la registara laboro farita en la 5-a de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao prenis "profundigon de reformado de la kultura sistemo" kiel unu el la gravaj punktoj de la registara laboro. Tio ankaǔ fariĝis la fokuso atentata de la komitatanoj ĉeestantaj al la jarkunveno de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ili opinias, ke kulturo pli kaj pli fariĝas la grava fonto de koheremo kaj kreiveco de la nacio. Oni do devas senĉese plifortigi kulturan konstruadon, antaǔenpuŝi kulturajn prosperon kaj evoluadon kaj krei novan pompon de la nacia kulturo.
Laǔ raporto pri la registara laboro farita de ĉefministro Wen Jiabao, en la pasintaj 5 jaroj la tutlanda financo elspezis sume 310,4 miliardojn da juanoj por la kultura kaj sporta aferoj, plimulte je 1,3 oblo kompare kun tiu en la antaǔlastaj 5 jaroj. Ĉefministro Wen Jiabao elmetis, ke en la nova jaro oni devas akceli kulturan kreadon kaj plifortigi kulturan konstruadon por garantii la bazajn kulturajn rajtojn kaj interesojn de la popolo, prosperigi la kulturan merkaton kaj kontentigi diversajn kulturajn postulojn de la popolanoj.
Komitatano Zhao Weisui estas la nuna vicministro pri kulturo. Li opinias, ke de reformado kaj malfermo la sinteza ŝtata forto de Ĉinio senĉese altiĝas. Ĉinio bezonas grandajn kulturajn ekipaĵojn, kia la Nacia Granda Teatro, tamen samtempe oni devas fari kreadon de unuaklasaj kulturaj majstroverkoj por kontentigi la spiritan bezonadon de la popolanoj. Li diris:
"Kulturo estas longedaǔra forto. Ĝi devas esti la interna forto de iu lando aǔ iu nacio. Ĝi havas longedaǔran influon. Estas necese konstrui la Nacian Grandan Teatron, tamen samtempe ni devas krei unuaklasajn spiritajn produktojn."
La Nacia Granda Teatro menciita de s-ro Zhao Weisui situas en la okcidenta flanko de la placo Tian'anmen. Ĝi ekfunkciis antaǔ 3 monatoj kaj jam altiris multajn monde famajn artistojn kaj artajn grupojn fari prezentadon tie.
La komitatanoj opinias, ke protekto kaj heredo de eminenta tradicia kulturo devas starti de edukado al infanoj. Tamen iu koncerna politiko elmetita de la ĉina Ministerio de Edukado lastatempe vekis disputon de la komitatanoj. La politiko decidas, ke en la kuranta jaro oni faru provadon en 10 provincoj, municipoj kaj aǔtonomaj regionoj kaj aldonu la enhavon de la Pekina Opero en la muzikaj lecionoj de mezaj kaj elementaj lernejoj. Membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, vicdirektoro de la Centro pri Protektado de Ĉinaj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj s-ro Tian Qing opinias, ke la Pekina Opero estas titolita la "nacia opero", tamen Ĉinio estas vasta lando kaj diversaj lokoj havas siajn proprajn naciecstilajn kulturajn artojn. Oni do ne devas altrudi la Pekinan Operon. Li diris:
"Mi opinias, ke protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj havas ege gravan pensmanieron, t.e., protekti la kulturan diversecon. La Pekina Opero estas nacia trezoro, ankaǔ la Guangdong-a Opero estas nacia trezoro. Ni ankaǔ devas porti diversnaciecajn kulturojn en la lernolibrojn laǔ malsamaj regionoj." |