
Karaj amikoj, nun en Pekino okazas la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Posttagmeze de la 8-a ĉi-monate ĉirkaŭ 3 000 reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso aŭskultis raporton, faritan de Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, nome de la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, kies servodaŭro baldaŭ finiĝos. Faktoj kaj ciferoj, montritaj en la raporto, estas la epitomo de laboroj, faritaj de la Konstanta Komitato en la lastaj 5 jaroj. Ĉu leĝdonade ĉu superrigarde en sia laboro Konstanta Komitato, la plej alta institucio de la ŝtata potenco, ĉiam sekvas kaj disvolvos plu demokratian ideon kaj popol-favoran celon. Bonvolu aŭskulti raporton! Wu Bangguo diris: "Reprezentantoj, komisiite de Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, mi faras al la sesio raporton pri laboroj en la lastaj 5 jaroj kaj elmetas proponojn por la venonta laboro. Bonvolu ekzameni ilin."
Leĝdona rajto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato estas donita de ĉinaj konstitucio kaj leĝoj. Antaŭ 5 jaroj en sia komenco la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso prenis "fundamente formi leĝan sistemon de la socialismo kun ĉina trajto" kaj "altigi la leĝdonan kvaliton" kiel la celon por sia leĝdona laboro". Kvin jarojn poste Wu Bangguo prezentis rezulton de la laboro. Li diris: "En la pasintaj 5 jaroj la Konstanta Komitato ekzamenis 106 projektojn de konstitucia amendo, leĝoj, leĝaj interpretoj kaj decidoj pri leĝoj, kaj akceptis 100 el ili. Nun en Ĉinio estas entute 229 validaj leĝoj, kiuj ampleksas 7 fakojn de konstitucio kaj koncernaj leĝoj, civila kaj komerca leĝo, administracia leĝo, ekonomia leĝo, socia leĝo, kriminala leĝo, leĝoj pri proceso kaj neproceso."
Septembre de 2005 la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso okazigis kunvenon de leĝdona aŭskultado pri Leĝo de Persona Laŭenspeza Imposto por decidi pri reguligo de imposta tarifo. Tio estas la unua aŭskultado en leĝdona procezo, okazigita de la Konstanta Komitato en la pasintaj pli ol, 50 jaroj. Dekoj da popolaj reprezentantoj ĉeestis al la aŭskultado kaj faris siajn proprajn opiniojn.
Marte de 2006 la Konstanta Komitato publike petis opiniojn por Leĝo de Laborkontrakto, kiu tuŝas vivkoncernajn interesojn de centoj da milionoj da laboruloj, kaj ricevis pli ol 190 mil opiniojn. En la ĉina leĝdona historio tiu ĉi nombro estas malpli granda nur ol tiu ricevita por la unua konstitucio. La fakto atestis, ke la opinioj ludis tre gravan rolon por la fina akcepto de la leĝo.
En la pasintaj 5 jaroj la Konstanta Komtato senĉese intensigis kaj profundigis la rolon de superrigardo, tio speguliĝis en la raporto kaj efektiviĝis jam en praktiko. Oni povas facile percepti tion el ciferoj, publikigitaj en la raporto. Wu Bangguo diris: "En la lastaj 5 jaroj la Konstanta Komitato aŭskultis kaj ekzamenis 41 laborraportojn de la Ŝtata Konsilantaro, la Plej Supera Popola Juĝejo, la Plej Supera Popola Prokurorejo kaj 15 tiujn pri fina kalkulo, kontkontrolo kaj plenumado de planoj. Gvidate de vicprezidantoj de la Konstanta Komitato, oni faris 25-fojajn kontrolojn pri plenumado de 22 leĝoj."
Sistemo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso jam spertis pli ol 50 jarojn. Ĉinio elektis ĝin kiel la vojon disvolvi la politikan sistemon, kaj la praktiko atestis, ke tio konformas al la reala kondiĉo de Ĉinio. |