china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Oni devas doni atenton, komprenon kaj kunlaboron al Ĉinio rapide disvolviĝanta
(GMT+08:00) 2008-03-10 10:46:14

Malferma Ĉinio altiras al si venon de pli kaj pli multaj alilandanoj. Malsama sperto rezultigas malsaman scion pri Ĉinio. Kia estas Ĉinio en iliaj okuloj? De la hodiaŭa programero, ni speciale aranĝas serion da raportoj titolitaj <Ĉinio en Miaj Okuloj> por helpi al vi kompreni pli realan Ĉinion. Nun bonvole aŭskultu raporton: Oni devas doni atenton, komprenon kaj kunlaboron al Ĉinio rapide disvolviĝanta---intervjuo al franca eksa ĉefministro Jean Pierre Raffarin.

Sinjoro Jean Pierre Raffarin, kiu servis kiel franca ĉefministro de junio de la jaro 2002 ĝis majo de la jaro 2005, estas malnova amiko de la ĉina popolo. Longtempe li sin dediĉas al disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Estas neforgeseble por la ĉina popolo, ke li persiste faris viziton al Ĉinio en la jaro 2003, kiam sarso estis senbrida en Ĉinio. Forlasinte registaran gravan oficon, li ankoraŭ aktive faras klopodon por akceli interfluon de la du landoj. En la fino de la jaro 2007, meze de vizita delegacio gvidata de franca prezidento Sarkozy al Ĉinio, li estas grava persono.

Jean Pierre Raffarin longtempe alte atentas Ĉinion kaj havas kompletan komprenon pri Ĉinio. Dum la intervjuo, li unue parolis pri problemo pri ĉina disvolviĝo. Li opinias, ke dank' al la reformado kaj malfermo, Ĉinio estas en periodo de reveno al vico de mondaj potencaj landoj.

"Ĉinio revenas al la vico de mondaj potencaj landoj kaj en estontaj kelkaj jarcentoj Ĉinio faros pruvon pri tio."

Jean Pierre Raffarin opinias, ke la reformado kaj malfermo estas plej grava elekto de Ĉinio en ĝia moderna historio kaj estas grava movforto antaŭenpuŝi Ĉinion al la vico de mondaj potencaj landoj. Praktiko de ĉina reformado kaj malfermo en la lastaj 30 jaroj pruvas, ke elekto fare de ĉinaj gvidantoj estas ĝusta. Li diris:

"En la jaro 1975, totala enlanda produktvaloro de Ĉinio okupis 0,5% de la totala produktvaloro de la mondo kaj nun la proporcio estas 5%. En ĉiu jaro, je ĉirkaŭ 20 milionoj kreskas la nombro de homoj en Ĉinio kaj nombro de multiĝintaj loĝantoj en tri jaroj en Ĉinio estas sama kun tiu de la loĝantaro de Francio. Mi esperas, ke francoj gravuros tion en sia cerbo kaj ni devas doni atenton, komprenon kaj kunlaboron al tiu lando, kiu revenas al la vico de potencaj landoj."

De la lastaj jaroj, interfluo inter Ĉinio kaj Francio en diversaj kampoj estas tagoposttage ofta kaj raportoj pri Ĉinio fare de amaskomunikiloj de Francio kaj aliaj okcidentaj landoj estas pli kaj pli multaj. Tamen Jean Pierre Raffarin opinias, ke francoj havas ne sufiĉan komprenon pri Ĉinio kaj nur havas malklaran impreson pri kelkaj problemoj. Tial en iu pinta forumo de la du landoj, li speciale citis francajn famajn epigramojn por apelacii al francaj politikistoj per senpasia sinteno kaj objektiva rigardo fari pli kompletan kaj profundan komprenon pri Ĉinio por antaŭenpuŝi sanan disvolviĝon de la amikecaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li diris:

"Franca pensulo Blaise Pascal diris, ke kiam oni estas nebula pri Ĉinio, ankoraŭ estas lumo, kiu heligas la landon. Serĉu la lumon! Ni forlasu diferencon kaj konflikton en ideologio kaj en kulturo kaj serĉu realan Ĉinion!"

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040