china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komitatanoj de ĈPPIK kaj iliaj proponoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-10 15:17:31

Kiel raportisto mi cerbumadis por intervjui iun reprezentanton aŭ komitatanon de 2 sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj iam eĉ ĉagreniĝis pro rifuzo. Estante membro de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konfrenco, mi nun havas malsaman senton, kiam mi renkontas raportistojn. Verdire plena aranĝo de la sesio estas laciga por mi kaj aliaj jam nejunaj komitatanoj, tamen renkontante multajn raportistojn kun atenda rigardo, mi ofte ne povas rifuzi ilian intervjuon. En intervjuoj demandoj plejparte tuŝas proponojn, elmetitajn de komitatanoj.

Prezenti proponojn al sesio de Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas la ĉefa maniero de komitatanoj en la politika aktiveco, kaj multaj nur iom scias pri tio. Okaze de mia ĉeesto al la sesio mi volas iom paroli pri miaj spertoj.

Ĉiuj komitatanoj rajtas prezenti sian proponon al la sesio, kaj iuj prezentas eĉ kelkajn. Kiel elektita komitatano mi opinias, ke eble estas pli grave, ke mi bone plenumu unu aferon, kaj pro tio mi prezentis nur unu proponon.

Mi laboras en Ĉina Radio Internacia, tial mi bone scias, ke fremdlandaj amikoj tre deziras koni Ĉinion, tamen vere ne sufiĉas kanaloj de ni liveritaj, per kiuj ili konas Ĉinion. Antaŭ nelonge ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao montris, ke oni devas preni diskonigon al fremdaj landoj kiel strategion koncernan al la nacia evoluo. Mia propono estas, ke la registaro prenu la diskonigon al fremdaj landoj kiel parton de la konstruado de la nacia softa forto, pliigu financan asignon al ĝi kaj liveru pli da subteno al mediatoj, vizaĝantaj al fremdaj landoj; krome, apliku novajn teknikojn, ekzemple poŝtelefonajn brodkaston, televidon kaj aliajn novajn mediatojn por ke pli da fremdlandanoj pli facile konu Ĉinion.

Mi ankoraŭ ne prezentis la proponon, ĉar mi volas revizii ĝin plu. Antaŭe oni devis prezenti la proponojn antaŭ inaŭguro de la sesio, tamen ĉi-jare oni malfruigis la limdaton ĝis la 6-a tago post la inaŭguro, por ke komitatanoj pliperfektigu la proponojn.

Kompreneble oni ne povas plenumi sian proponon en kelkaj tagoj, ĉar tio estas tre tikla laboro. Laŭ postulo de la sesio, ĉiu propono devas havi eksplicitan celon kaj reprezentivecon sur vasta bazo kaj esti scienca kaj praktika.

Iuj komitatanoj faris enketon kaj esploron en kelkaj jaroj por verki proponon, kaj iuj prezentis la proponon kelkfoje por ke ĝi estu akceptata. Komitatano Liang Yanjun ellaboris 5 projektojn por la propono pri nuligo de imposto de interezo kaj prezentis ĝin en sinsekvaj tri jaroj, kaj pro la peniga laboro la propono estas akceptita. Ĉi-jare la proponoj tuŝas diversajn kampojn, tamen multaj koncernas la ekonomian funkciigon kaj vivtenon de la popolo.

En la pasintaj 5 jaroj la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ricevis pli ol 20 mil proponojn, tio signifas, ke en ĉiu jara sesio oni ricevis pli ol 4 000 proponojn kaj mezkvante ĉiu komitatano prezentis 2 proponojn. Tiu ĉi nombro plene atestas fortan entuziasmon kaj devon de komitatanoj en politika aktiveco.

Kiel oni respondas tiel multajn proponojn? Fakte la 99,1% de la prezentitaj proponoj ricevis respondon. Tio estas tempraba laboro. Ĉi-jare la sesio postulas, ke departementoj, kiuj akceptas proponojn, devas atenti kontakton kun la prezentintoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040