La 9-an de marto, Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj respektive partoprenis en diskuto de kelkaj delegacioj ĉeestantaj al la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso.
Partoprenante en diskuto de la shandong-a delegacio, Hu Jintao emfazis, ke necesas pli rapide ŝanĝi la manieron de evoluo de la ĉina ekonomio kaj akceli bonan kaj rapidan evoluon; necesas persisti en vojo de agrikultura modernigo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi konstruadon de nova socialisma kamparo.

Partoprenante en diskuto de la fujian-a delegacio, Wu Bangguo, prezidanto de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, esprimis, ke pri persisto kaj plibonigo de sistemo de Tutlanda Popola Kongreso kaj bona plenumo de laboro de la kongreso en la nova situacio, necesas persisti en vojo de solialisma politika disvolviĝo kun ĉinaj trajtoj, persisti en konsidero unue pri bazaj interesoj de popolanoj kaj persisti en laŭleĝa agado.

Ĉefministro Wen Jiabao partoprenis en diskuto de la jilin-a delegacio kaj esprimis, ke en nordorienta Ĉinio estas relative bona industria bazo kaj supereco en riĉfonto, necesas disvolvi lokan favoran kondiĉon kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de industrioj kun supereco, kia industrio pri fabrikado de pezaj ekipaĵoj.

|