china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diversnivelaj juĝejoj de Ĉinio solvis pli ol 70 mil kazojn pri intelekta proprieto en pasintaj 5 jaroj
(GMT+08:00) 2008-03-11 12:23:54

La 10-an de marto en Pekino, s-ro Xiao Yang, estro de la ĉina Plej Supera Popola Juĝejo, diris, ke en la pasintaj 5 jaroj, diversnivelaj juĝejoj de Ĉinio solvis pli ol 70 mil kazojn rilate al la intelekta proprieto.

Pri tio informis s-ro Xiao Yang en sia raporto pri laboro farita en la unua regula jarkunveno de la nov-sesia Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Li diris, ke en la pasintaj kvin jaroj, la nombro de kazoj pri atenco al la intelekta proprieto solvitaj de diversnivelaj juĝejoj pliiĝis 1,33-oble ol tiu de antaŭ kvin jaroj.

Samtempe kun la severa bato al krimado de atenco al la intelekta proprieto, Ĉinio plifortigis la batalon kontraŭ krimado pri la intelekta proprieto en la kazoj de kontraŭleĝa entreprenado kaj produktado kaj vendado de falsaj komercaĵoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040