La jara regula sesio de la nova Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio iras en Pekino. En la sesio la registaro prezentis la atenditan enlaborigan celon, pli altan ol antaŭe. La popolaj reprezentantoj esprimis, ke tio elstarigis la administran koncepton de la nuna registaro – "Popolo la unua"; ili ankaŭ prezentis proponojn por tio.
Ĉijare unu el la atendataj celoj pri la disvolviĝo de la nacia ekonomio kaj socio estas: enlaborigi pliajn 10 milionojn da homoj."
Tion elmetis ĉina ĉefministro en sia raporto pri la laboro de la registaro. La nombro estas pli alta ol antaŭe je miliono.
Sinjoro Li Li, el loĝkvartalo Qingheyuan, suda Pekino, diris al nia raportisto, ke li kredas, ke la celo estos atingita.
"Nia institucio estis malbone administrata, oni perdis la laboron. En la jaro 2007 la Ŝtata Turisma Administracio engaĝis nombron da ĉiĉeronoj, kaj mi, profitante la ŝancon, estis trejnita kaj nun laboras kiel ĉiĉerono."
Laŭ sinjorino Zhou Sumin, popola reprezentanto, ĉijara enlaboriga celo estas eksterordinara, tio montras, ke la ĉina registaro estas ankoraŭ pli memfida por mildigi la premadon pri enlaborigo.
"En la lastaj jaroj, estis plimultaj la politikoj de la registaro pri enlaborigo, pliiĝis la laborpostenoj. Tio ja estas multe aprobata de la popolanoj."
En tiuj kvin jaroj, la ĉina ekonomio jare kreskis je pli ol 10%, tio kreis multe da laborpostenoj. Pli gravas, ke la registaraj departementoj praktikas serion da aktivaj enpostenigaj politikoj. Ekzemple, pro malgrandsuma kredito, ankoraŭ pli multaj laborantoj serĉas laboron, fondas sian entreprenon; pro redukto kaj likvido de imposto, pli multaj entreprenoj akceptas senlaborulojn; dank' al provizado de bonstatigaj postenoj, multaj familioj, kies membroj estis senlaboraj, kaj popolamasoj ekonomie malfacilaj sin liberigas de malfacia situacio; kaj tiel plu kaj tiel plu.
Menciindas, ke de la kuranta jaro praktikiĝas la "Leĝo pri akcelo de enlaborigo", tio leĝigas la multjare efikajn enlaborigajn politikojn kaj rimedojn.
Ĉina ministro pri laboro kaj socia garantio sinjoro Tian Chengping diris, ke la senlaboreco en urboj estas regata en malpli ol 4,0%.
Malgraŭ ĉio ĉi, estas ne evitebla la problemo, ke Ĉinio estas la monde plej multnombra lando kun 1,3 miliardoj da loĝantoj. Tio signifas, ke longedaŭre ekzistos la cirkontanco en kiu la provizado pri laborfortoj estas pli alta ol la bezonado.
Pro tio, ĉefministro Wen Jiabao senhezire elmetis: "Necesas plenenergie klopodi por bone fari la gravan aferon pri enlaborigo, koncernan al la popola vivo.
En nia intervjuado, la popolaj reprezentantoj opinias ĝenerale, ke en la nuna cirkonstanco de rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, la celo por la kuranta jaro enlaborigi nove 10 milionojn da personoj certe realiĝos, ankaŭ la senlaboreco plue restos ĉe malalta nivelo de la lastaj jaroj. |