"Al ni tre mankas energio, kaj la situacio pri mediprotektado estas serioza."
Similaj vortoj aŭdeblas en la jaraj sesioj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
Membro de la Tutlanda Komitato de la Konferenco sinjoro Wang Xi estas specialisto pri media leĝo. Li ĉiam atentas la progresadon de la energiŝparo kaj ellasoredukto de Ĉinio. Li diris al nia raportisto:
"Energiŝparo kaj ellasoredukto estas aktive praktikataj en la tuta lando. En 2007, unuafoje reduktiĝis kaj la energikonsumo po unuo da enlanda totala produktovaloro kaj ellaso de ĉefaj polucioj. Tio montras, ke la koncerna politiko estas fruktodona."
Ĉinio agas de longa tempo por ŝpari energion kaj kaj redukti ellason. La registaro faras ĉiuflankan dispozicion pri tiu ĉi laboro. Ankaŭ la lokaj registaroj prenas tion kiel gravan enhavon en la laboro. Popola reprezentanto kaj estro de la provinco Gansu sinjoro Xu Shousheng diris:
"Ni fermis iujn entreprenojn kun multa polucio kaj alta energikonsumo. Ni fermis malgrandajn paperfarejojn, cementfabrikojn kaj similajn kaj ankaŭ pli ol 1 300 karbominejojn, kiuj ne posedis kondiĉojn por sekura produktado."
Ankaŭ diversaj profesioj multe laboras por energiŝparo kaj ellasoredukto. Popola reprezentanto sinjoro Li Yongliang estas vicĝenerala direktoro de la Guangdodng-a Limigita Kompanio Xizhilang. Li konigis, ke la entrepreno antaŭ longe jam aliĝis al la agado.
"Antaŭ du jaroj ni jam faris energiŝparon kaj ellasoredukton. Dank' al teknika transformado, ni reduktis la kvanton de uzata akvo, reduktis ellason de eluzita akvo. Nun ni kapablas repreni kaj reuzi la uzitan akvon kaj nur pro tio ĉiutage ŝparas akvon je pli ol mil tunoj."
La koncepto pri energiŝparo enradikiĝas ankaŭ en la koron de ordinaraj loĝantoj. Sinjorino Zhao Yingchun lastajare partoprenis en "tutpopola ago pri energiŝparo kaj ellasoredukto" kaj lernis multe da scioj pri energiŝparo. Nun ŝi jam estas kutima al tio en sia vivo.
"Pasintece, ni ŝaltis ĉiujn lampojn en nokto. Tamen nun, ni ofte ŝaltas nur tablan lampon. Ŝpari akvon, elektron, malmultigi aŭtostiradon povas redukti ellason de karbona dioksido, tio estas utila ankaŭ por nia sano. Menciindas aparte, ke okazos ĉijare la Olimpikoj en Pekino, ni ĉiuj des pli devas havi la konscion pri energiŝparo."
Dank' al la komuna klopodado fare de la tuta socio, en 2007 la energikonsumo po unuo da enlanda totala produktovaloro reduktiĝis je 3,27%, la forlasoj de sulfura dioksido kaj kemia oksigena postulo reduktiĝis respektive je 4,66% kaj 3,14%.
En sia raporto pri la laboro de la registaro ĉefministro Wen Jiabao elmetis dek efikajn vojojn por energiŝparo kaj ellasoredukto. Li emfazis, ke la energiŝparo kaj ellasoredukto estas tasko senprokraste plenumenda. |