china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Yang Jiechi eksplikis diplomatian koncepton
(GMT+08:00) 2008-03-12 14:58:39

La 12-an de marto, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi esprimis, ke paca disvolviĝo, interkomuniko kaj interfluo, reciproka utilo kaj kuna gajno, kunlaboro kaj harmonio estas novaj pensoj kaj novaj konceptoj de la ĉina diplomatio en nova epoko.

En la gazetara konferenco de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj okazigita de la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Yang Jiechi diris, ke Ĉinio persisteme iros la vojon de paca disvolviĝo. Diversaj landoj en la mondo, kaj evoluintaj, kaj evoluantaj, devas iri la vojon de paca disvolviĝo kaj solvi problemojn per paca maniero por harmonia kunekzisto kaj komuna disvolviĝo.

Pri kunlaboro kaj harmonio, Yang Jiechi esprimis, ke Ĉinio elmetis la celon de antaŭenpuŝo de konstruado de harmonia mondo konstante paca kaj komune prospera. Tio estas ne nur longtempa celo de la ĉina diplomatio, sed ankaŭ aktuala tasko. Ĉinio volas, kune kun aliaj landoj en la mondo, fari pli grandan klopodon por antaŭenpuŝi konstruadon de harmonia mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040